PMEG 2023

28.4.2. Kunmetitaj verboformoj pasivaj

Por cxiu el la aktivaj kunmetitaj verboformoj ekzistas responda pasiva formo kun simila signifo. Jen kelkaj ekzemploj:

  • La libro estas legata. La legado de la libro dauxras nun.

  • La libro estis legota. La posta (baldauxa) legado de la libro estis tiam preparita.

  • La libro estos legata. La legado de la libro dauxros tiam.

  • La libro estus legata, se... La legado de la libro dauxrus, se...

  • La libro estu legota. La posta (baldauxa) legado de la libro estu preparita.

  • La libro devas esti legita. Definitiva (tra)legado de la libro estas necesa.

Kiam oni uzas kunmetitajn pasivajn formojn, oni kreas pasivajn frazojn.

Diferencoj inter aktivaj kaj pasivaj participoj «

La kunmetitaj IT-formoj iom diferencas de la kunmetitaj INT-formoj. Kunmetita INT-formo cxiam montras agon, kiu okazis antaux alia ago. Kunmetita IT-formo montras plenumigxon de ago, aux agon, kiu donis rezulton. IT-formo ja povas montri tempon pli fruan ol alia, sed tre ofte ne estas tiel:

  • Tiam li estis eltrovinta la veron. La eltrovo de la vero okazis nepre antaux tiam.

  • Tiam la vero estis eltrovita. La eltrovo de la vero plenumigxis gxuste tiam, aux antaux tiam, laux la kunteksto.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.FE.39 Cxiuj formoj de la verbo morti montras cxi tie la saman agon (kaj do kompreneble ankaux la saman tempon). La formo estis mortigita ne montras tempon pli fruan. Sed se estis mortiginta aperus en la frazo, gxi nepre montrus tempon pli fruan.

Tiu cxi malsimetrio inter aktivaj kaj pasivaj formoj gxenas kelkajn esperantistojn. Ili volas krei plenan simetrion. Tia (reforma) lingvouzo nomigxas atismo. En la atismo la malsimetrio tamen ne malaperis, sed nur movigxis de la IT-formoj al la AT-formoj. En atisma lingvouzo la AT-formoj ne estas simetriaj kun la ANT-formoj.

ANT-formo cxiam montras, ke ago estas dauxranta, nefinita aux ripeta. AT-formo en normala Esperanto montras precize la saman nuancon:

  • Hieraux ili estis trovantaj la perditajn aferojn. La trovado de la aferoj hieraux dauxradis iom post iom aux ripete. Versxajne oni ne finis la trovadon hieraux. Alie oni ne uzus estis trovantaj, sed simple trovis.

  • Hieraux la perditaj aferoj estis trovataj. La trovado de la aferoj hieraux dauxradis iom post iom aux ripete. Eventuala fino de la trovado ne estas montrata. Versxajne oni ne finis la trovadon hieraux. Alie oni dirus estis trovitaj. La AT-formo donas precize la saman nuancon kiel la ANT-formo.

En atisma lingvouzo tamen la pasiva frazo kun estis trovataj ricevas alian signifon: “La trovado de la aferoj okazis hieraux, versxajne gxisfine.” La AT-formo do ne donas la saman nuancon kiel la ANT-formo. La AT-formoj perdis sian dauxran signifonuancon, kaj tio donas novan malsimetrion. Ekzistas tamen ekstremaj atistoj, kiuj por ripari la malsimetrion en la atismo volas nuligi la dauxran sencon ankaux de la ANT-formoj. Estas iom neklare, kian uzon ili tiam trovas por la ANT-formoj. Sed efektive tio estas nur teoria afero, cxar en la praktiko ankaux atistoj uzas la ANT-formojn por montri dauxradon aux ripetadon. Legu pli pri atismo.

Pliklarigaj esprimoj cxe IT-formoj «

Iafoje povus estigxi miskompreno, cxu IT-formo montras agon pli fruan, aux agon kiu plenumigxis. Tiam oni helpu sin per aldonaj esprimoj, kiuj klare montras la tempon. En la praktiko tamen tiaj klarigoj estas malofte bezonataj:

  • Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.FE.25 Estis konstruita estas antauxtempa kompare kun estis konstruata.

  • “Jes, sed antauxe ni iradis en la lernejon kaj iom lernis,” [...] “kaj poste ni estis konfirmitaj.”FA2.78 Estis konfirmitaj estas posttempa kompare kun iradis kaj lernis.

  • La botelkolo venis supren, estis provizita per korko, kaj tiu gxia parto, kiu antauxe estis turnita supren, nun estis turnita malsupren.FA3.113 Estis turnita supren montras tempon pli fruan ol estis turnita malsupren.

  • Sxi sidigxis sur la segxo, kiu antaux momento estis donita al sxi.M.44 Sen antaux momento oni supozus, ke la sidigxo estis pli-malpli samtempa kiel la donado, sed efektive pasis momento inter la du agoj.

Alternativoj al kunmetitaj pasivaj formoj «

Oni ne povas eviti kunmetitajn pasivajn formojn en tiuj manieroj, kiuj estis cxi-antauxe montritaj por la aktivaj formoj, cxar simplaj pasivaj verboformoj ne ekzistas. Unu maniero ilin eviti estas tamen revortigi la frazon en aktiva formo. Anstataux li estis mortigita de neniu oni povas diri mortigis lin neniu. Anstataux la domo estas baldaux vendota oni povas diri oni baldaux vendos la domon. Tre ofte povas esti rekomendinde elekti aktivan formon, cxar aktivo ordinare estas pli simpla kaj pli rekta. Iaj IGX-verboj similas al simplaj pasivaj verboj, kaj ili povas iafoje esti tauxga alternativo.