PMEG 2023

28.4. Kunmetitaj verboformoj

Per la helpverbo esti kaj diversaj participoj, oni povas esprimi tre ekzakte diversajn nuancojn de modo, tempo, dauxro, plenumigxo k.t.p. Simplaj verboj kun AS, IS, OS, US kaj U estas gxenerale preferindaj, sed en okazoj, kiam oni volas detale prezenti agon, oni povas uzi kunmetitan formon.

Principe oni povas kombini cxiujn formojn de esti (esti, estas, estis, estos, estu, estus) kun cxiuj ses participoj. Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn verboformojn. Iuj el tiuj formoj estas tamen praktike apenaux uzeblaj, cxar ili esprimas tro strangajn aux tro specialajn nuancojn. Aliaj montras nuancojn, kiuj ja estas bezonataj, sed por kiuj ofte ekzistas aliaj pli oportunaj esprimomanieroj.