PMEG 2023

28.4.3. Nekutimaj kunmetitaj verboj

Trioble kunmetitaj verboj «

Teorie oni povus montri ecx pli specialajn nuancojn per trioble (eble ecx pluroble) kunmetitaj formoj. En la praktiko tio tamen ne okazas, cxar tiaj formoj estas tro malfacilaj:

  • Kiam li alvenis, mi estis estinta leganta la libron dum kelka tempo. ≈ Kiam li alvenis, mi estis leginta la libron dum kelka tempo. Ambaux formoj montras, ke la legado okazis antaux la alveno. La nekutima triobla formo precizigas, ke la legado estis dauxra, kaj ke gxi ne cxesis gxuste kiam li alvenis, sed ke gxi cxesis jam antauxe. Se iam vere estas necese esprimi ion tian, oni faru tion en pli klara maniero, ekz.: Mi leg(ad)is la libron dum kelka tempo, sed kiam li alvenis, mi estis cxesinta legi. Aux ...mi jam antauxe cxesis legi.

Mallongigitaj kunmetitaj verboj «

Iafoje anstataux uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.

Aktivaj formoj
Normale Mallongigite
estas legantalegantas
estis legontalegontis
estos legintalegintos
estus legintalegintus
k.t.p.
Pasivaj formoj
Normale Mallongigite
estas legatalegatas
estis legotalegotis
estos legitalegitos
estus legitalegitus
k.t.p.

Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute logikaj. Bedauxrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas sxajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli tauxgaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).

Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuzigxis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS cxiam, kiam temas pri pasinteco:

  • Se mi sciintus tion, mi agintus alie.Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antauxe) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Ankaux ATAS-formoj estas suficxe oftaj:

  • Bezonatas novaj fortoj en nia organizo.Estas bezonataj...

  • Sercxatas nova redaktisto por la revuo.Estas sercxata...