PMEG 2023

38.2.18. IGX

IGX = “transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago”. Komparu kun IG. Tio, kio staras antaux IGX, cxiam montras la rezulton de la transiro. IGX aperas plej ofte kun verba finajxo. La subjekto de la verbo estas tio, kio estas sxangxata. IGX-verbo ne povas havi objekton. Legu ankaux pri frazroloj cxe IGX-verboj.

Ecaj radikoj «

Oni povas fari IGX-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IGX-verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:

  • pala paligxi = farigxi pala

    • Li paligxis pro la sxoko.

  • akra akrigxi = farigxi akra

    • La ekonomia krizo akrigxis.

  • longa longigxi = farigxi longa

    • La tagoj longigxas, printempo alvenas.

  • pli longa plilongigxi = farigxi pli longa

    • Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongigxis.

Agaj radikoj «

Oni povas fari IGX-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas granda diferenco inter IGX-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IGX-verbo el objekta verbo.

IGX-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la ago. IGX cxe tia verbo estas do preskaux egala al la prefikso EK. Iafoje tiaj cxi IGX-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aux ke la ago okazas senvole:

  • sidi sidigxi = komenci sidi, eksidi

    • Li sidigxis sur la sofo.

  • esti estigxi = komenci esti, ekesti

    • Estigxis kverelo inter ili.

  • morti mortigxi = farigxi morta (senvole)

    • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.FE.39 Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Cxi tie IGX montras, ke la morto okazis senvole, akcidente. Legu pli pri tia uzo de IGX en la klarigoj pri verboj kaj frazroloj.

Oni ankaux povas fari IGX-verbon el objekta verbo. En tia IGX-verbo IGX ne montras transiran signifon. IGX tie nur servas por fari la verbon senobjekta, por sxangxi la frazrolojn. Se IGX-verbo el objekta verbo ja havas transiran signifon, tiu transira signifo trovigxas jam en la origina objekta verbo. La subjekto de IGX-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:

  • malfermi malfermigxi = igxi malfermita, esti malfermata (per si mem)

    • La knabo malfermis la pordon.

    • La pordo brue malfermigxis.M.27

  • turni turnigxi = igxi turnita, esti turnata (per si mem)

    • La knabo turnis sian kapon.

    • La tero turnigxas cxirkaux sia akso.

  • vendi vendigxi = igxi vendita, esti vendata (per si mem)

    • Sxi vendis sian auxton.

    • Tiuj cxi auxtoj vendigxas tre bone.

  • kolekti kolektigxi = igxi kolektita, kunigxi, esti kolektata (per si mem)

    • La pentrajxoj kolektis cxirkaux si amason da admirantoj.

    • La larmoj kolektigxis en sxiaj okuloj.BV.85

  • ruli ruligxi = movigxi per rulado, esti rulata (per si mem)

    • Kiu rulas sxtonon, al tiu gxi revenos.

    • Ili rulis sian cxaron.

    • La vinberoj elpremite ruligxadis sur la teron.FA4.185

    • La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruligxis tre rapide.M.212

  • detrui = kauxzi, ke io farigxas malkonstruita aux finita detruigxi = farigxi detruita, esti detruata (per si mem)

    • La bombo detruis la domon.

    • Cxiuj miaj planoj detruigxis, kiam mi provis ilin en praktiko.

Legu pri la frazroloj cxe IGX-verboj el agaj radikoj.

IGX-verboj kaj pasivaj verboj «

IGX-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IGX-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aux ke oni ne interesigxas pri eventuala kauxzanto de la ago:

  • Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumigxis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aux kauxzanto, sed oni ne mencias sxin. Oni povus aldoni la patrinon en la formo de de-komplemento: Sxi estas naskita de sagxulino.

  • Li naskigxis en Januaro. Li farigxis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaux povas aperi en tia cxi frazo.

  • Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.

  • Li nomigxas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, cxu homoj uzas la nomon aux ne.

  • Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj legas tiun libron.

  • Tiu libro legigxas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas facile legebla.

Alispecaj radikoj «

Oni ankaux povas fari IGX-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia IGX-verbo povas signifi, ke la subjekto farigxas gxuste tio, kion la radiko montras, aux ke gxi farigxas simila al la radiko, aux ke okazas al gxi ia ago karakterizata de la radiko:

  • edzino edzinigxi = farigxi ies edzino

    • Sxi edzinigxis kun sia kuzo.FE.39

  • tago tagigxi = farigxi tago

    • Nun baldaux tagigxos. Cxu vi ne vidas la lumon cxe la horizonto?

  • pinto pinta pintigxi = farigxi pinta, ekhavi (akran) pinton

    • Malgraux liaj penoj la krajono ne pintigxis.

  • flamo flami flamigxi = komenci flami

    • Ligno fendita facile flamigxas.PE.404

Frazetoj «

Oni ankaux povas fari IGX-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka aux mova, IGX signifas “movigxi, iri, translokigxi”:

  • en domo endomigxi = veni en domon

    • Kiam la fulmotondro komencigxis, ni tuj endomigxis.

  • al bordo albordigxi = veni al bordo

    • Pro la sxtormo la sxipeto ne sukcesis albordigxi.

  • sen vesto senvestigxi = farigxi nuda, forpreni sian veston

    • Senhonte mi senvestigxis antaux ili.

  • sen fortoj senfortigxi = perdi siajn fortojn

    • Li senfortigxis pro soifo.

  • en (la) lito enlitigxi = kusxigxi en (la) lito; el (la) lito ellitigxi = levigxi el (la) lito

    • Vespere mi enlitigxas malfrue, sed mi tamen frue ellitigxas en la mateno.

Vortetoj kaj afiksoj «

Oni povas ankaux fari IGX-verbon el vorteto aux el afikso:

  • al aligxi = aldonigxi, anigxi, anigi sin, anonci sian partoprenon

    • Al lia antauxa embaraso aligxis nun iom da konfuzo.M.179 Cxu vi jam aligxis al la kongreso?

  • sen senigxi = farigxi sena je io, liberigxi de io

    • Mi ne plu eltenas ilin, ni devas senigxi je ili.

  • kun kunigxi = farigxi kuna, kolektigxi, amasigxi

    • La laboristoj kunigxas cxiun dimancxon en la popola domo.

  • AR arigxi = farigxi aro, kunigxi are

    • Sur mia skribotablo dauxre arigxas paperoj en plena konfuzo.

La verbo igxi «

El la sufikso IGX oni povas fari la memstaran verbon igxi.

IGX kun ne-verba finajxo «

IGX kutime aperas kun verba finajxo, sed povas ankaux havi O-finajxon, A-finajxon aux E-finajxon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigxo = “la ago akrigxi”, akrigxa = “rilata al la ago akrigxi, akrigxanta”, sidigxo = “la ago sidigxi”, sidigxe = “rilate al la ago sidigxi, sidigxante”, edzigxo = “la ago edzigxi”, edzigxa = “rilata al la ago edzigxi”, unuigxo = “la ago unuigxi”.

Iafoje IGX-vorto kun O-finajxo ankaux povas montri rezulton de transira ago: Unuigxo Franca por Esperanto (nomo de asocio) / Post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj cxia homa amasigxo prezentas distrajxon.M.210 Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj.Gn.1