PMEG 2023

29.2.3. Atismo

Iuj esperantistoj ne akceptas tiujn principojn pri elektado de AT kaj IT, kiuj estas klarigitaj cxi-antauxe. Laux tiuj esperantistoj AT signifu anstatauxe “gxuste tiam”, kaj IT signifu laux ili nur “antaux tiam”. Ili uzas frazojn kiel: *Mi estis naskata en Januaro.* *La sxlosilo estis perdata hieraux.* *Subite li estis trafata de kuglo.* Tian lingvajxon oni kutime nomas “atismo” (ankaux “tempismo”). En normala Esperanto oni uzas IT en tiaj frazoj, kaj tial oni ofte uzas la esprimon “itismo” (ankaux “aspektismo”).

Pri la gxusta maniero uzi AT kaj IT en pasivaj frazoj okazis multege da diskutoj. En 1967 la Akademio de Esperanto faris oficialan decidon (Aktoj de la Akademio, p. 74) por itisma uzado. En 1989 la Akademio faris rezolucion por la itismo kaj kontraux la atismo (Aktoj de la Akademio III, p. 75). La reguloj pri pasivo prezentataj en PMEG, estas konformaj al tiuj Akademiaj decidoj, al la uzado en la Fundamento, kaj al la maniero, en kiu Zamenhof uzis pasivajn participojn en sia tuta verkaro.

La demandon pri itismo kaj atismo definitive decidas tri modelaj frazoj en la Fundamento:

  • Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12

  • Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.FE.33

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.FE.39

La Fundamento estas la baza legxo de Esperanto. Gxiajn ekzemplojn oni rigardu kiel modelojn de gxusta Esperanto, kaj ne kiel forklarigendajn problemojn.

Atistoj kritikas la Zamenhofan uzadon, cxar la IT-formoj ne cxiam montras la saman nuancon kiel la INT-formoj. Ili pravas, aktivo kaj pasivo efektive estas malsimetriaj. Sed la atismo estas same malsimetria pri AT kaj ANT.