PMEG 2023

26.2.2. Pasinta tempo – IS-finajxo

IS-verboj montras, ke la ago aux stato estas reala, sed okazis iam antaux la momento de parolado. Normale la ago aux stato jam finigxis:

  • laboris = la ago “labori” okazis antaux nun

  • estis = la stato “esti” okazis pli frue ol nun

  • Mi sidis tiam sur segxo. La sidado efektive okazis en tiu pasinta tempo.

  • Mi estis knabo. La knabeco estis reala en la pasinta tempo.

  • Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.FE.20

  • Tiutempe oni logxis en kavernoj. La ago estis kutima tiutempe, sed jam cxesis.

  • Mi logxis cxi tie tri jarojn. Mia logxado dauxris tri jarojn, sed ne plu dauxras.

Kelkaj lingvoj faras distingon inter ago/stato kiu dauxris, ago/stato kiu plenumigxis, kaj ago/stato kiu okazis pli frue ol io alia. La Esperanta IS-formo estas uzebla egale pri cxiaj specoj de pasinteco:

  • Kiam mi estis juna, mi laboris multe. Dauxra stato.

  • Hodiaux mi laboris multe. Finita ago.

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron.FE.24 Diris okazis pli frue ol vidis.

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankaux povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskaux cxiam tamen simpla IS-verbo suficxas.

IS por estonta tempo «

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumigxos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, aux, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi venos al vi, (post) kiam mi finos mian taskon. Aux: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.