PMEG 2023

26.2.1. Nun-tempo – AS-finajxo

AS-verbo montras, ke la ago aux stato estas reala, efektiva, kaj ke gxi komencigxis, sed ne finigxis. Tio signifas, ke la ago aux stato okazas gxuste nun, aux ke gxi okazas kutime, aux ke la afero validas cxiam:

  • laboras = la ago “labori” komencigxis sed ankoraux ne finigxis

  • estas = la stato “esti” komencigxis sed ankoraux ne finigxis

  • Mi sidas sur segxo. La sidado estas reala kaj nuna.

  • Mi estas advokato. La profesio estas efektiva kaj nuna.

  • Kvar kaj dek ok faras dudek du.FE.12 Tio validas cxiam.

  • Nun mi legas.FE.20 La legado efektive okazas nun.

  • Hodiaux mi studas Esperanton. Mi eble ne studas gxuste en la momento de parolado, sed mi komencis la hodiauxan studadon kaj ankoraux ne finis gxin.

  • En la vintro oni hejtas la fornojn.FE.16 Tio okazas cxiuvintre, antauxe kaj estonte.

  • Mi logxas cxi tie tri jarojn. Mia logxado dauxris jam tri jarojn, kaj dauxras plu.

  • Mi jene konfirmas vian mendon. La konfirmo okazas en la momento de skribado aux eldirado de la frazo.

Oni ankaux kelkfoje uzas AS-tempon, kiam oni citas la vortojn de fama persono (eble jam mortinta). Tiel oni sentigas, ke liaj vortoj estas cxiam validaj: Platono skribas, ke la plej alta bono estas scio pri la ideoj.

Iafoje en rakontoj oni uzas AS-tempon por la tempo de la rakonto, por tiu tempo, kiun la rakonto atingis. Tia speciala stilo povas plivigligi la rakontadon:

  • Ne suspektante ion li iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo. Unue la rakontanto uzas IS-verbon por pasinteco, sed poste li sxangxas al AS-formo por ke la auxskultanto aux leganto sentu kvazaux li mem cxeestas, kaj povas auxdi la pafon.

Iafoje la verbo devi kun AS-finajxo signife similas al estonta tempo.