PMEG 2023

26. Verboj

Vorto kun iu el la finajxoj AS, IS, OS, U, US aux I estas verbo. Verbo montras faradon de ago aux estadon en stato.

La diversaj verbfinajxoj prezentas agojn kaj statojn en kvar malsamaj manieroj – en kvar modoj.

Nur en la reala modo oni faras distingon inter tri tempoj. La aliaj modoj ne esprimas tempon.

  • Verboj kun AS, IS, OS, U aux US rolas kiel cxefverboj de frazo.

  • Verboj kun I-finajxo – I-verboj ne rolas kiel cxefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.

Legu ankaux pri vortfarado per verbaj finajxoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.