PMEG 2023

22.4. Respondvortoj

Por respondi cxu-demandon oni povas simple eldiri frazon (plenan aux mallongigitan), kiu donas respondon al la demando:

  • Cxu vi amas min? – Mi amas vin!

  • Kaj cxu vi longe lernis? [...]Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn.M.101

Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon aux parton de tia frazo por plia klareco.

Jes «

La respondvorto jes donas pozitivan respondon:

  • – Cxu vi volas kafon? – Jes! (= Mi volas kafon.)

  • – Cxu vi ion deziras? – Jes! (= Mi ion deziras.)

  • “Cxu tio estas la malgranda Zefiro?” demandis la regxido. – “Jes, li estas Zefiro!” respondis la maljuna virino.FA1.182 Post la respondvorto jes sekvas tuta responda frazo.

  • Cxu la Universala Kongreso estos en Euxropo cxi-jare? – Mi pensas, ke jes!Mi pensas, ke gxi ja estos en Euxropo cxi-jare! La respondvorto jes anstatauxas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).

Oni ankaux povas uzi jes responde al nedemanda frazo por konsenti pri io:

  • “Vi havas efektive petolemajn knabojn!” diris la regxido. – “Jes, certe!” sxi respondis, “kaj mi havas la eblon kvietigi ilin.”FA1.184

Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la vorteton ja. Ne diru: *Tiu cxi vino ne estas dolcxa, dum tiu alia jes estas.* Diru: Tiu cxi vino ne estas dolcxa, dum tiu alia ja estas.

Ne «

La respondvorto ne donas negativan respondon:

  • – Cxu vi volas kafon? – Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • – Cxu vi ion deziras? – Ne! (= Mi nenion deziras.)

  • Cxu vi jam okupadis vin per instruado? – Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaux kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.M.25

  • Cxu li estas blondulo aux brunulo? – Ne, pli kasxtanhara.Rz.39Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kasxtanhara.

  • Ha, cxu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!FA2.59...ili diras, ke li ne mortis.

Oni ankaux povas uzi ne responde al nedemanda frazo por malkonsenti pri io:

  • Mi havas pli fresxan panon, ol vi. – Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli fresxa, ol mia.FE.10

Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo, kaj ne kiel respondvorto:

  • Ne venu cxi tien!Mi volas, ke vi ne venu cxi tien. Ne neas la cxefverbon.

  • Ne, venu cxi tien!Ne! Mi ja volas, ke vi venu cxi tien. Ne estas respondvorto, kaj rolas pli-malpli kiel tuta frazo per si mem.

Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komencigxas per verbo, oni devas elparoli kun klara pauxzo post ne por eviti miskomprenon.

Jes kaj ne cxe neaj demandoj «

Kiam oni respondas pozitivajn demandojn, la uzo de la respondvortoj jes kaj ne estas suficxe simpla. Sed oni uzas ankaux negativajn demandojn, demandojn kun nea vorto. La uzo de jes kaj ne responde al tiaj demandoj estas bedauxrinde malpli klara.

Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn cxe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaux sistemoj ekzistas paralele. Ankaux en Esperanto ambaux sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laux la okcidenta sistemo, sed li ankaux plurfoje uzis la orientan sistemon.

Okcidenta sistemo «

En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo, kiu mem esprimas neon (en sia cxeffraza parto).

En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:

  • Cxu vi volas kafon? (pozitiva demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Cxu vi ne volas kafon? (negativa demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Cxu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Efektive kafon mi volas.)

    • Ne! (= Ne kafon mi volas.)

  • Cxu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Efektive teon mi volas.)

    • Ne! (= Teon mi ne volas.)

  • Cxu vi nenion deziras?

    • Jes! (= Mi ja deziras ion.)

    • Ne! (= Mi deziras nenion.)

  • Tion vi volas, cxu ne?

    • Jes, fakte mi volas tion.

    • Ne, fakte mi ne volas tion.

  • Cxu vi ne scias, ke li ne alvenis?

    • Jes, mi ja scias, ke li ne alvenis.

    • Ne, mi ne scias, ke li ne alvenis.

  • Cxu ili ne mortas [...]? Ho jes, [...] ili ankaux devas morti.FA1.92

  • Sed cxu mi ankaux ne povus vidi la florojn? – Ho jes! [...] nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos.FA1.31 JesVi ja povus ilin vidi!

  • Cxu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la posxta administrado? – Ne, nenion.Rz.60

  • Cxu vi konas la enhavon de la dramo? Cxu ne estas en gxi io malagrabla? – Ne, ne; ili nur sxercas, ili iom venenas sxerce; nenio malagrabla.H.89

Por respondi laux la okcidenta sistemo jese cxe nea demando, oni povas ankaux uzi la emfazan respondon Jes ja!Jes, tiel ja estas! (aux simile):

  • Cxu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki gxin.)

Kelkaj uzas Tamen! anstataux Jes ja! Eventuale Sed jes! povas esti plia eblo.

Orienta sistemo «

En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, dum ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne intersxangxas rolojn cxe neaj demandoj kompare kun la okcidenta sistemo

  • Cxu vi volas kafon? (pozitiva demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Cxu vi ne volas kafon? (negativa demando)

    • Jes! (= Mi ne volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ja volas kafon.)

  • Cxu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Ne kafon mi volas.)

    • Ne! (= Efektive kafon mi volas.)

  • Cxu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Mi volas ne kafon, sed teon.)

    • Ne! (= Efektive kafon mi volas, ne teon.)

  • Cxu vi nenion deziras?

    • Jes, mi nenion deziras.

    • Ne, mi ja deziras ion.

  • Tion vi volas, cxu ne?

    • Jes, mi ne volas tion.

    • Ne, mi ja volas tion.

  • Cxu vi ne scias, ke li ne alvenis?

    • Jes, mi ne scias, ke li ne alvenis.

    • Ne, mi ja scias, ke li ne alvenis.

  • Cxu sxi ne edzinigxis? [...]Jes, iele tiel farigxis, ke [...] sxi ne edzinigxis.M.102

  • Kun maldolcxa sento de neplenumita espero vi eble demandos: cxu en sia lasta kongresa parolo [...] li nenion pli havas por diri al ni? [...] Ho ne, miaj karaj amikoj [...]! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaux diri al vi.OV.411 NeMi ja ion pli havas por diri al vi.

Por respondi (laux la orienta sistemo) jese cxe nea demando, oni eble povas uzi Tiele!, se oni volas eviti miskomprenon. Por nea respondo tiam povas eble funkcii la respondesprimo Male!

  • Cxu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Tiele! (= Mi ne volas trinki gxin.) Male! (= Mi ja volas trinki gxin.)

Du logikoj «

Ambaux sistemoj respondi neajn demandojn estas logikaj, sed en tute malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, cxar gxi estas gxis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta cxe Zamenhof. Sed sxajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaux uzoj estas hejmaj en la lingvo.

Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon:

  • Cxu vi ne volas kafon?

    • Jes, mi ja volas (kafon)!

    • Jes ja!

    • Ne, mi ja volas (kafon)!

    • Ne, mi ne volas (kafon)!

    • Jes, mi ne volas (kafon)!

Kelkaj el la cxi-antauxaj respondoj sekvas la okcidentan sistemon, dum aliaj sekvas la orientan sistemon, sed cxiuj estas nemiskompreneblaj pro la aldonitaj klarigaj vortoj.

Iuj opinias, ke oni evitu negativajn demandojn, sed negativaj demandoj estas bezonataj por esprimi specialajn nuancojn. La lingvo malricxigxus, se oni ne povus uzi tiajn demandojn.

Vortfarado «

  • Jesa = “aproba, konsenta”, nea = “rifuza, malkonsenta”: Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean?FE.31

  • Jesi = “respondi jese”, nei = “respondi nee”: Cxu ili jesis aux neis al via demando?

  • Neebla estas (teorie) dusignifa vorto. Oni povas krei gxin el la verbo nei per la sufikso EBL: nei neebla = “tia ke oni povas nei gxin”: Lia propono estas neebla.Estas eble nei lian proponon. Sed en la praktiko neebla preskaux cxiam estas bazita sur la memstara vorto ebla, al kiu oni aldonis ne prefiksece: neebla = “tia ke gxi ne povas esti”: Lia propono estas neebla.Lia propono ne estas (realig)ebla. Por eviti miskomprenon oni povas por la unua senco uzi neadebla (kun la sufikso AD). Por la dua senco la pli forta esprimo malebla estas alternativo.

  • Jesigi = “konfirmi”, neigi = “malkonfirmi”: La novajxo estis jesigita/neigita. Antauxe oni uzis jesigi kaj neigi ankaux anstataux jesi kaj nei. Prefere oni uzu ilin nur por “konfirmi” kaj “malkonfirmi”.