PMEG 2023

38.4.3. Aliaj afiksecaj vortetoj

Krom rolvortetoj ankaux multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece en diversaj manieroj. Cxi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.

Cxi «

La loka vorteto cxi estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finajxo aux E-finajxo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post cxi:

  • en tiu cxi jaro cxi-jare

  • sur cxi tiu flanko cxi-flanke

  • post tio cxi cxi-poste

  • sub cxi tio cxi-sube

Rimarku, ke cxi estas memstara vorto en tiu cxi, cxi tiu, tie cxi, cxi tie k.t.p. Ne uzu dividostrekon tie.

Legu pli detale pri kunmetajxoj kun cxi.

Fi «

La ekkria vorteto fi estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “malsxatinda, abomena”. Prefikseca fi montras subjektivan indignon aux moralan kondamnon kontraux tio, kio staras poste:

  • homo fihomo = nauxza, malmorala, malsxatinda homo

  • sxerco fisxerco = senhonta sxerco

  • domo fidomo = domo, kie okazas abomenaj malsxatindaj aferoj

  • gazeto figazeto = abomena gazeto

  • insekto fiinsekto = malsxatinda aux parazita insekto

  • herbo fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj utilaj plantoj (oni uzas ankaux herbacxo, sed la herbo mem ne estas malbonkvalita, nur nedezirata)

  • karesi fikaresi = senhonte, malcxaste kaj trude karesi

  • fama fifama = fama pro malsxatindaj aferoj

Prefikseca fi kaj la sufikso ACX estas similaj. Fi estas pli subjektiva. Gxi esprimas indignon kaj malsxaton. ACX estas pli objektiva. Gxi montras maltauxgecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antaux ol ACX aperis en la lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambaux signifoj.

For «

La loka kaj mova vorteto for estas ofte uzata prefiksece cxe agaj vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forjxeti, forsxiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbucxi, fordormi, foresti, foresto. Cxiuj tiaj vortoj estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaux povas uzi de en cxi tiaj vortoj: forsxiri ≈ desxiri, forpreni ≈ depreni, fortrancxi ≈ detrancxi. Sed for donas pli fortan signifon.

Kvazaux «

Prefikseca kvazaux montras, ke io ne havas sian veran signifon, sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazauxedzo = “viro, kiu logxas kun virino kvazaux edzo” (= konkubo), kvazauxhomo = “homsimila pupo”, kvazauxrimo = “rimo per similaj sonoj”. Komparu kun la neoficialaj sufiksoj OID kaj ESK.

Mem «

Prefikseca mem havas du malsamajn signifojn: 1. “sen helpo de alia”: memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble. 2. “al si mem, pri si mem, sin mem”: memestimo, memamo, memdefendo, memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas “sin mem”, oni povas ankaux uzi sin prefiksece.

Ne «

Prefikseca ne montras foreston, mankon de io (ekz. de eco): negxentilaFE.16, nelongeFE.25, nefermitaFE.33, nematuraFE.36, nelertaFE.37, nekompreneblaFE.41, nelegebleFE.41, nekredeblaFE.41, nejudo = “homo, kiu ne estas judo”, ne-KopenhaganoFA1.128 = “persono, kiu ne logxas en Kopenhago”, nelibroj = “kategorio de varoj (en librovendejo k.s.), kiuj ne estas libroj (sed ekzemple diskoj)”. Komparu kun prefikseca sen. Legu ankaux pri la diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL.

Sin «

La pronomo si kun N-finajxo estas ofte uzata prefiksece anstataux mem en la signifo “sin mem”: sinfido, sindefendo, singarda, sindona.

Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono, sed prefikseca sin estas uzata ankaux pri la unua kaj dua personoj: Kontraux s-ro K. mi estos singarda.OV.550Mi gardos min kontraux s-ro K.

Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto:

  • sin defendi [sin defendi]-(ago)-O sindefendo = “la ago defendi sin mem”

Tia sin-vorto povas havi cxian finajxon krom verba finajxo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finajxon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam sxangxi al min, nin aux vin laux la senco:

  • sxia sindefendo Sxi defendas sin.

  • ilia sindefendo Ili defendas sin.

  • mia sindefendo Mi defendas min.

  • nia sindefendo Ni defendas nin.

  • via sindefendo Vi defendas vin.

En tiaj cxi vortoj oni konservas la N-finajxon de sin. Normale tamen N-finajxoj (same kiel J-finajxoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj.