PMEG 2023

21. Neado

Ne «

Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaux kio gxi staras. Normale ne staras antaux la cxefverbo, kaj se oni neas la cxefverbon, oni neas la tutan frazon:

  • Mi ne dormas. Ne estas tiel, ke mi dormas. Mia dormado entute estas neata.

  • Mi ne amas vin. Ne estas tiel, ke mi amas vin. La tuta frazo estas neata.

  • Al leono ne donu la manon.FE.7

  • Mi ne amas obstinajn homojn.FE.10

  • Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.FE.18

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9 La neo trafas la verbon legas. La verbo skribas kaj gxia tuta frazo restas validaj.

Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos. La neado trafas nur la subfrazan cxefverbon venos. La tuta frazo restas pozitiva: Mi ja diris tion.

Iafoje okazas, ke neata cxefverbo estas subkomprenata: Cxiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne.OV.111 La neado trafas la subkomprenatan verbon plenumas: ...kaj kiu ne plenumas sian promeson.

Ne estas ankaux respondvorto.

Tabelvortoj je NENI «

Por nei oni povas ankaux uzi tabelvortojn je NENI. NENI-vorto suficxas por nei la cxefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-vorto normale ne gravas, gxi tamen neas la tutan frazon:

  • La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.FE.22 La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28 Mi ne povas kompreni.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.FE.33 Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La cxeffraza verbo estis restas pozitiva.

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo.FE.35 Mi ne prenas multon da pakajxo.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu.FE.39 La du unuaj cxefverboj (mortis, mortigis) estas plene neataj per ne. La tria, estis mortigita, estas plene neata per neniu.

  • Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas.Rt.117 Ne lumas radio. Ne blovas aereto. Ne vizitas amiko.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies proprajxo.OV.388 Esperanto ne estas ies proprajxo.

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.OV.77 Mi ne povas aprobi gxin pro cxia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon. Aperis tamen duboj pri la nea valoro de nenial.

Apenaux «

Ankaux la vorteto apenaux (= “preskaux ne”) kalkuligxas kiel nea vorto:

  • La okuloj apenaux retenis larmojn.M.8La okuloj preskaux ne retenis larmojn.

  • Oni apenaux povis ion vidi antaux si.FA4.173Oni preskaux ne povis...

Duobla neado «

Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaux la vorton ne, la frazo farigxas pozitiva. Tia duobla neado estas uzebla nur por esprimi tre specialajn signifojn:

  • Mi ne amas neniun. Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.

  • Gxi ne estas nenies proprajxo. Ne estas tiel, ke gxi estas nenies proprajxo. Gxi do estas ies proprajxo.

  • Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.FA2.53 Ne estas tiel, ke oni povis ne ridi. Sekve oni devis ridi.

Frazo ankaux povas farigxi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon, kaj ankaux alia NENI-vorto aperas en la frazo:

  • Mi ankoraux neniam gajnis nenion.Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion. Mi cxiufoje gajnis almenaux ion.

Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon. Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la neado restas:

  • Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian.LR.51A Ni ne alportus utilon.

  • Neniam, neniam, neniam li revenos.Rt.35 Li ne revenos. Ne gravas, cxu estas unu, du, tri aux ecx pli da neniam.

Parta neado «

Iafoje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke gxi neas nur parton de gxi. La cxefverbo restas valida. Ne neas gxuste tion, antaux kio gxi staras, sed tio povas esti la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, aux ecx pli multe. Nur la kunteksto povas montri precize, kio estas neata:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.FE.31 Ni ja faris la kontrakton, sed ne skribe.

  • Li venis al mi tute ne atendite.FE.22 Li ja venis, sed oni ne atendis tion.

  • Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.FE.41 Iuj kreskajxoj ja estas mangxeblaj. Komparu kun: Cxiu kreskajxo ne estas mangxebla.Neniu kreskajxo estas mangxebla.

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.FE.36 Ofte ili ja estas el tolo.

  • Li estas homo ne kredinda.FE.41 Li ja estas homo.

  • Respondo venis ne tuj.M.50 Respondo ja venis, sed post iom da tempo.

  • Mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aux ne, depende de la auxtoritateco de Via komitato.L2.6 La neado trafas subkomprenatajn vortojn: ...ne akcepti vian decidon. La resto de la frazo estas pozitiva.

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31 La devo restas valida, sed gxi estas devo pri io, kion oni ne faru. Legu pli pri ne rilate al devi, povi kaj voli.

  • En la animo cxiuj privataj homoj kaj cxiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon.OV.206 La unua ne trafas la cxefverbon povas kaj neas la tutan frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas: Ili ne povas rifuzi nian ideon.Ili devas aprobi nian ideon.

  • Ne miksu vin en aferon ne vian!Rz.89...en aferon, kiu ne estas via. La dua ne nur neas la vorton vian. La unua ne neas la cxefverbon.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.FE.26 Ne estis personoj tie kun la escepto de li kaj lia fiancxino, kiuj ja estis tie. Krom apartigas parton de la frazo, por kiu la neado ne validas.

NENI-vortoj normale neas la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed iafoje ankaux NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kunteksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:

  • Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu cxi temo.L1.68 La decido estas reala. La neado trafas nur la I-verbon paroli kaj cxiujn frazpartojn, kiuj rilatas rekte al gxi.

  • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.PE.841Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenaux kompare kun faro malbona. La cxefverbo valoras restas pozitiva.

Kiam ne aux NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la neado validas nur ene de tiu vorto:

  • Sinjoro, vi estas negxentila.FE.16 La frazo diras, ke la sinjoro ja havas certan econ, nome mankon de gxentileco. Estas nur subtila diferenco disde: Vi ne estas gxentila.

  • La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.FE.25 La neado koncernas nur la longecon de la tempo.

  • Bedauxrinde ili estas ne-esperantistoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias Esperanton.

  • Neniofarado estas tre dolcxa okupo. Tia tempo, en kiu oni faras nenion, estas tre dolcxa.

Ankaux apenaux povas uzigxi por parta neado:

  • Apenaux rimarkebla ektremo trakuris sxin de la kapo gxis la piedoj.M.159 La nea valoro de apenaux rilatas nur al la vorto rimarkebla. La ektremo ja trakuris sxin.

  • Tiu laboristino havis la agxon de apenaux dudek-ses jaroj.M.118

Nek «

Nek signifas “kaj ankaux ne”, “kaj ankaux nenio“ k.s. Oni uzas nek, se oni jam uzis ne aux tabelvorton je NENI, kaj volas nei ankoraux ion. Gxi estas kvazaux varianto de kaj, kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:

  • Plue atendi mi ne volas nek bezonas.M.29...kaj ankaux ne bezonas.

  • Mi ne renkontis lin, nek lian fraton.FE.28...kaj ankaux ne lian fraton.

  • De hodiaux matene mi nenion mangxis nek trinkis!FA3.75...kaj ankaux nenion trinkis!

  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.PE.247...kaj ankaux nenia provo...

Iafoje, precipe en konversacioj, nek signifas simple “ankaux ne” (sen “kaj”): Mi ne sxatas kafon, diris Karlo. Nek mi, diris Petro.... Ankaux mi ne (sxatas kafon), diris Petro.

Nek ankaux povas uzigxi kune kun apenaux, kvankam tio praktike malofte aperas: Li apenaux spiris, nek movigxis.Li apenaux spiris, kaj ankaux apenaux movigxis.Li preskaux ne spiris, kaj ankaux preskaux ne movigxis.

Rimarku, ke nek ne povas signifi “kaj ankaux sen”. Ne estas do ebla ekz. *Ni laboradis sen halto nek ripozo.* Oni devas uzi ...sen halto kaj ripozo, ...sen halto kaj sen ripozo aux ...sen halto kaj ankaux sen ripozo.

Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei, oni uzu ecx kune kun ne. Ne diru: *Mi havas nek unu amikon.* Diru: Mi havas ecx ne unu amikon. Aux: Mi ne havas ecx unu amikon. Ne diru: *Nek unu spesdekon havis liaj gepatroj.* Diru: Ecx unu spesdekon ne havis liaj gepatroj.FA4.122 Neniu povas sxin kompreni, ecx ne sxia edzo. Tie ne temas pri aldono de plia neo. Ne havus sencon diri ...kaj ankaux ne sxia edzo, cxar la edzo jam estas neita per neniu. Nek signifas nur “kaj ankaux ne”.

Oni ankaux povas uzi kombinitan, pluroblan nek.