PMEG 2023

38.2.7. EBL

EBL = “povas esti farata”. Komparu kun IND kaj END. Tio, kio staras antaux EBL, cxiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. EBL-vortoj do cxiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur cxe objektaj verboj:

  • mangxi mangxebla = tia, ke gxi povas esti mangxata

  • nombri nombrebla = tia, ke gxi povas esti nombrata

  • marteli martelebla = tia, ke gxi povas esti martelata

  • malhavi malhavebla = tia, ke oni povas gxin malhavi, nenecesa nemalhavebla = tia, ke oni ne povas gxin malhavi, necesa

  • legi legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata

  • kompreni kompreneble = tiel, ke cxiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)

  • esperi espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon

  • supozi supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon

  • nei neebla = tia, ke oni povas nei gxin (neebla tamen estas dusignifa vorto)

Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaux IND kaj END) post verbo, kiu normale estas senobjekta, sed kiu povus havi objekton:

  • iri irebla = tia, ke gxi povas esti irata, tia, ke oni povas iri gxin (= iri sur aux laux gxi)

  • logxi logxebla = tia, ke gxi povas esti logxata, tia, ke oni povas logxi gxin (= logxi en gxi)

Normale oni diras iri sur/laux vojo kaj logxi en domo, sed ankaux iri vojon kaj logxi domon estas lauxregulaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni iafoje uzas ankaux pasivajn participojn kun tiaj verboj.

Ordinara radiko «

  • ebligi = igi ebla

  • eblo = io, kio estas ebla

  • ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankaux cxe EC)

  • eble = “povas esti”

  • ebla = povanta esti, povanta okazi

  • neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi

Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL cxe la verbo nei, oni kreas neebla = “tia, ke oni povas nei gxin”. Se oni metas ne antaux la A-vorto ebla, oni kreas neebla = “nepovanta esti”. Por povi eviti miskomprenon oni proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu havus nur la signifon “tia, ke oni povas gxin nei”. Kaj negi, kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataux la alia neebla oni povas uzi malebla:

  • ireblo = irebleco, eblo iri

La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam gxi signifas “irebleco”, “tio, ke estas eble iri ion” (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso laux siaj normalaj reguloj. Sed kiam ireblo signifas “eblo iri” (“okazo iri”), oni uzis EBL kiel ordinaran radikon: “eblo” + preciziga antauxelemento IR. Povas en tia okazo esti inde iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfinajxon, kion oni normale ne faras cxe afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir-eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je IR.