PMEG 2023

38.2.24. IST

IST = “persono, kiu ofte okupigxas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antaux IST, cxiam estas tio, pri kio okupigxas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed gxia vera signifo estas pli vasta:

  • verki verkisto = persono, kiu ofte verkas

  • instrui instruisto = persono, kiu profesie instruas

  • kuraci kuracisto = persono, kiu profesie kuracas

  • dento dentisto = kuracisto de dentoj

  • arto artisto = persono, kiu praktikas arton

  • lignajxo lignajxisto = persono, kiu metie faras lignajxojn

  • biciklo biciklisto = persono, kiu ofte biciklas

  • sxteli sxtelisto = persono, kiu ofte sxtelas

  • komerco komercisto = persono, kiu profesie komercadas

  • akusxi akusxisto = persono, kiu profesie helpas cxe akusxado (sed ne mem akusxas), naskohelpisto

  • Esperanto esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

IST-vorto povas esti plursignifa. Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstataux la gxenerala fisxisto oni povas paroli pri fisxkaptisto, fisxbredisto aux fisxvendisto. La formon dentisto oni povas precizigi al dentokuracisto, sed tio normale estas superflua.

Esperantisto tradicie kaj kutime estas cxiu, kiu scias kaj uzas la lingvon, sed suficxe ofte oni renkontas la ideon, ke esperantisto devus signifi nur “aktiva ano de la Esperanto-movado” aux simile. IST tamen nur montras, ke la persono ofte okupigxas pri la afero. Ne devas esti profesieca aux simila okupigxo. Sed oni ne uzas IST por parolantoj de ordinaraj lingvoj. Oni ne diras anglisto por “parolanto de la angla”, sed anglalingvano (anglisto signifas “specialisto pri la angla”).

IST kaj ISM «

Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj:

  • alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo

  • alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon

  • kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

  • esperantismo = 1. penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa 2. lingva apartajxo de Esperanto

Ekzistas ankaux tre multaj vortoj, kiuj finigxas per “ist” aux “ism”, kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turistoturismo, fasxistofasxismo, ekzistencialistoekzistencialismo, rojalistorojalismo, nihilistonihilismo, feministofeminismo. Tiuj vortoj ne devenas de *turo*, *fasxo*, *ekzistencialo*, *rojalo* k.t.p. En tiaj okazoj “ist” kaj “ism” estas ekssufiksoj. Iafoje oni provas elsercxi signifon por la sxajna radiko de tiaj cxi vortoj, kaj fari el tio novan veran radikon. Tio povas esti bona, se la tiel kreita vorto estas efektive utila, sed ofte nur rezultas superflua duoblajxo de jam ekzistanta vorto, aux vorto praktike neuzebla. Preskaux cxiam estas plej sagxe lasi tiajn sxajnkunmetajxojn en paco.

IST = ISM-AN «

Ofte IST signifas “subtenanto de la responda ismo”. Tiam IST = ISM-AN:

  • marksisto = marksismano, subtenanto de marksismo

  • oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laux oportunismo

  • komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo

Rimarku, ke IST ne cxiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.

IST kaj AN «

AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti lauxplacxe. Oni kutimas uzi tiun el la du sufiksoj, kiu donas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristo, kristano kaj kristanismo. La formoj krististo kaj kristismo preskaux neniam aperas. Ili estas same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budho, budhisto kaj budhismo, kie la prefero estas mala, ankaux pro internacieco. Apud budhisto oni uzas ankaux budhano, same logikan, sed pri budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas anstatauxe Budao, budaisto kaj budaismo.) Anstataux esperantisto oni same logike povus diri esperantano. Sed en la praktiko nur esperantisto estas uzata. (Laux PIV la vorto esperantano signifas “aprobanto de Esperanto”.)

Figura IST «

IST ankaux estas uzebla figure por doni individuecan karakteron al senviva afero: krozi krozisto = “milita krozosxipo”. Sed pro la konfuzorisko tiaj vortoj estas praktike apenaux uzataj. La sufikso UL estas pli ofte uzata en tia figura maniero.

Ne cxiuj istoj havas IST-sufikson «

Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj k.s. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu IST: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, sxoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro k.t.p.

Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupigxas:

  • kirurgio kirurgiisto = kirurgo

  • astronomio astronomiisto = astronomo

  • ekologio ekologiisto = ekologo

  • diplomatio diplomatiisto = diplomato

  • gimnastiko gimnastikisto = gimnasto

  • Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32