PMEG 2023

38.2.30. UL

UL = “persono kun ia karakterizo”. Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antaux UL, cxiam montras tion, kio karakterizas la personon.

Ecaj radikoj «

Plej ofte oni uzas UL cxe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):

  • bona bonulo = persono karakterizata de boneco

  • juna junulo = persono karakterizata de juneco

  • honesta honestulo = persono honesta laux sia karaktero

  • dika dikulo = persono aparte dika

  • lama lamulo = persono (dauxre) lama

  • kara karulo = persono aparte kara por la parolanto

  • fremda fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.

  • sankta sanktulo = persono aparte sankta

  • nigra nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro

  • blanka blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso

Alispecaj radikoj «

Oni povas uzi UL ankaux cxe aga aux alispeca vorto:

  • timi timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo

  • drinki drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo

  • sxerci sxerculo = persono, kiu ofte sxercas, sxercemulo

  • gxibo gxibulo = persono kun karakteriza gxibo

  • lepro leprulo = persono malsana je lepro

  • almozo almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado

  • azeno azenulo = persono simila al azeno, stultulo

  • miliono milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dolaroj/euxroj/enoj...

  • granda kapo grandkapulo = persono kun aparte granda kapo

  • longaj kruroj long(a)krurulo = persono kun aparte longaj kruroj

  • sen kuragxo senkuragxulo = persono, al kiu mankas kuragxo

  • kontraux kontrauxulo = persono, kiu dauxre kontrauxas ion aux iun certan

  • antaux antauxulo = persono, kiu ekzistis aux agis antauxe

  • post poste posteulo = persono, kiu sekvis aux sekvos post alia persono (legu pri E kiel ligfinajxo)

  • alia aliulo = alia persono

  • cxi tie cxi-tieulo = persono, kiu trovigxas cxi tie

Oni preferas fari kunmetajxojn kun UL anstataux ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero ecx estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *sxercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.

Bestoj «

Oni ankaux regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:

  • mamo mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn

  • rampi rampuloj = reptilioj (kvankam ne cxiuj reptilioj rampas)

  • araneo araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ekzemplo

  • branko brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj

Figura UL «

Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, kiujn oni volas prezenti kvazaux personojn, ecx kreskajxoj aux nevivajxoj:

  • negxon boras negxborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, galanto

  • nubojn skrapas nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaux skrapas la nubojn

  • tri mastoj trimastulo = sxipo kun tri mastoj

  • peza kargo pezkargulo = sxipo por peza kargo

Ankaux IST estas iafoje uzata en simila maniero.

Ne trouzu UL «

Cxe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finajxo. O-participo per si mem montras personon, kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo “konato” fakte jam farigxis tiel kutima, ke oni tamen devas gxin toleri kiel idiomajxon.)

Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finajxo aux al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas “persono karakterizata de vireco” = vireculo. Mortintulo ne estas simple “mortinta persono” (= mortinto), sed signifu “persono kiu similas al mortinto, persono kiu estas kvazaux mortinta”. Konatulo principe estu “persono karakterizata de konateco” = famulo, dum konato simple estas “persono konata de iu”. InstruituloFK.253 estas “homo karakterizata de sia instruiteco” = klerulo, sciencisto. Cxe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataux konato.

Ordinara radiko «

  • ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malsxateta, familiara aux sxerca nuanco)

Cxu UL estas vira aux sekse neuxtrala? «

Laux la cxi-antauxaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon “persono”. Tio estas sekse neuxtrala signifo. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neuxtrala: sagxuloj = “sagxaj personoj”, junulargastejo = “gastejo por junaj homoj”, malrapiduloj = “malrapidaj homoj”. Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas “vira persono”. Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel sxi estas belulo. Multaj ecx opinias tian frazon erara, kaj diras nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas cxi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neuxtrala vorto momente kvazaux ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas gxin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = “juna viro kaj juna virino”. En tia kunteksto UL farigxas praktike vira. Tio estas vortsxpara esprimomaniero. Sed per si mem UL prefere estu neuxtrala. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, gxi povas havi kvazaux viran sencon. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.

Oni povas starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed cxe tiuj radikoj sxajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neuxtralaj, ne viraj, kvankam eble ne cxiuj konsentas pri tio.

Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.