PMEG 2023

38.2.4. AN

AN = “membro de grupo, logxanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaux AN, cxiam montras, al kio la ano apartenas:

  • klubo klubano = membro de klubo

  • familio familiano = membro de familio

  • Euxropo euxropano = logxanto de Euxropo

  • Brazilo brazilano = logxanto/civitano de Brazilo

  • Francujo francujano = logxanto/civitano de Francujo

  • vilagxo vilagxano = logxanto de vilagxo

  • kamparo kamparano = logxanto de kamparo

  • kongreso kongresano = partoprenanto en kongreso

  • Kristo kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.

  • Budho budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.

  • Islamo islamano = kredanto je Islamo

  • respubliko respublikano = subtenanto de la ideo ke sxtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika

  • sxipo sxipano = homo, kiu servas sur sxipo

  • civito civitano = plenrajta membro de sxtato

  • estraro estrarano = membro de estraro

  • UEA UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)

  • alia domo alidomano = logxanto de alia domo

  • sama lando samlandano = logxanto de la sama lando

  • sama religio samreligiano = kredanto de la sama religio

Ordinara radiko «

  • ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.

  • anigxi = farigxi membro, aligxi al grupo