PMEG 2023

38.3.6. GE

GE = “ambaux seksoj”. GE estas uzata cxe viraj kaj sekse neuxtralaj vortoj por doni al ili ambauxseksan signifon.

Legu ankaux pri la sufikso IN, kaj pri prefikseca VIR. GE povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj PRA.

Paroj «

GE plej ofte montras paron:

  • patro gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)

  • edzo geedzoj = edzo kaj lia edzino

  • fiancxo gefiancxoj = fiancxino kaj sxia fiancxo

  • mastro gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro

  • cikonio gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro

  • doktoro gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaux estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaux uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj «

GE ankaux estas uzata cxe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaux seksoj:

  • frato gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)

  • filo gefiloj = filo(j) kaj filino(j)

  • nevo genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambauxseksa grupo «

GE estas ankaux uzata pli gxenerale por montri, ke ambaux seksoj cxeestas en grupo:

  • knabo geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)

  • lernanto gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj

  • samideano gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj

  • doktoro gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj

  • homo gehomoj = homoj el ambaux seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas neuxtrala, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaux seksoj cxeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

Rilatas al ambaux seksoj «

Malofte GE aperas antaux io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaux seksojn, ofte kun sxerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

  • lernejo gelernejo = lernejo por ambaux seksoj

  • sola gesolaj = solaj kiel paro

Modernaj komprenoj pri seksa varieco «

Al la konsideroj pri la lingva esprimado de sekso aldonigxis lastatempe (eble ekde la jaro 2010) tio, ke iuj homoj identigxas kiel sekse neduumaj, do nek kiel viroj, nek kiel virinoj (aux eble kiel sekse ambiguaj). Tial povas estigxi duboj pri tio, kiel interpreti la prefikson GE, kies tradicia signifo “ambaux seksoj” antauxsupozas la ekziston de precize du seksoj. Sub cxi tiaj sxangxigxintaj cirkonstancoj, la interpreto de GE kiel “pli ol unu sekso” sxajnas esti kiel eble plej konforma kun la tradicia kaj Fundamenta signifo de GE: Mi renkontigxos kun du geamikoj. Temas pri unu amikino kaj unu neduuma amiko.

Legu ankaux pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la sekse neuxtrala unu-nombra pronomo ri°.

GE-vortoj estas normale multe-nombraj «

GE-vorto kun O-finajxo povas normale esti nur multe-nombra, cxar devas esti pli ol unu persono por ke ambaux seksoj (aux pli ol unu sekso) povu cxeesti. Sed oni iafoje provas strecxi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn sekso”. Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro aux patrino (aux neduuma persono en tia parenco-rilato)”, geedzo = “edzino aux edzo (aux neduuma persono en tia rilato)”. Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias gxin nelogika kaj neregula. Cxiuokaze tia uzo de GE estas tute nebezonata cxe radikoj, kiuj estas sendube sekse neuxtralaj: *gehomo*, *geinfano*.

Tiaj sxangxoj de la origina senco de GE ne estas senproblemaj. Vorto kiel gefiloj tradicie estas komprenata kiel duseksa grupo (almenaux unu filo kaj almenaux unu filino). Sed la novstila gefiloj, kiu simple estas la multe-nombra formo de gefilo, estas sekse neuxtrala. En tia grupo eble estas nur filinoj, aux eble nur filoj. Do la propono, se konsekvence aplikata, efektive kondukas ne nur al aldono de nova maniero uzi GE, sed ankaux al sxangxo de la signifo de cxiuj gxisnunaj vortoj kun GE.

Krome, laux la tradicia signifo de GE, GE-vorto kun alia finajxo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambaux gepatroj (pri infano)”. Se temus pri decido de nur unu el la gepatroj, oni tradicie dirus patrina decido aux patra decido (aux decido de unu el la gepatroj). Sed se oni konsekvence aplikus la proponon uzi vortojn kiel gepatro en sekse neuxtrala maniero, tio kondukus al signifosxangxo ankaux cxe vortoj kiel gepatra, kiu tiam povus rilati al nur unu el la gepatroj: Ekzemple gepatra decido povus tiam signifi “decido de unu el la gepatroj”.

Pro cxi tiuj kialoj oni povas kritiki tian unu-nombran uzon de GE kiel reforman aux ecx kontraux-Fundamentan.

Iuj anstatauxe provas enkonduki tute novajn sekse neuxtralajn vortojn, ekz. parento por “patro/patrino”. Vidu ankaux la sufikson ICX°.

Ordinara radiko «

  • geo = paro (vira kaj ina homoj aux bestoj)

  • gea = rilata al ambaux seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.