PMEG 2023

4.3. Seksa signifo de O-vortoj

En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj O-vortoj. La finajxo O neniel esprimas sekson.

La signifon de vorto oni cxiam devas lerni. Por cxiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj decidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio cxi, kaj multaj vortoj bedauxrinde havas neklaran signifon.

Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neuxtralaj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj:

  • Sekse neuxtralaj radikoj:

    • Gxeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, homo, infano, orfo, persono, birdo, fisxo, insekto, reptilio, simio k.a.

    • La sufiksoj -an-, -estr-, -id-, -ist- kaj -ul-.

    • Participoj kun O-finajxo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.

    • Cxiuj bestospecioj: ansero, araneo, bovo, cxevalo, ezoko, formiko, hundo, kato, koko, leono, lupo, musxo, pasero, zebro k.a.

    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, cxefo, gasto, kamarado, kolego, membro, najbaro k.a.

    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, fripono, geografo, heroo, kelnero, majstro, mastro, ministro, monarhxo, mosxto, nobelo, pasagxero, redaktoro, samurajo, sekretario, sklavo, studento, sxoforo, tajloro, turisto, viktimo k.a.

    • Militistoj: adjutanto, generalo, kapitano, kaporalo, kolonelo, leuxtenanto, oficiro, soldato k.a.

    • Diversaj religiuloj: pastro, ajatolo, bonzo, dervisxo, diakono, episkopo, imamo, kardinalo, katoliko, papo, rabeno k.a.

    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: anglo, arabo, cxino, japano, ruso, svedo, apacxo, cigano, judo, lapono, slavo, indigxeno k.a.

  • Viraj radikoj:

    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, masklo, bubo, frauxlo, gxentlemano, knabo, sinjoro k.a.

    • La sufikso -cxj-.

    • Familiaj radikoj: avo, edzo, fiancxo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo k.a. (sed orfo kaj ankaux la gxenerala vorto parenco estas neuxtralaj).

    • Nobeloj kaj similaj altranguloj: barono, caro, duko, emiro, grafo, kavaliro, princo, regxo, sxaho, sxoguno k.a. (sed la gxenerala vorto nobelo kaj la vorto monarhxo estas neuxtralaj).

    • Kelkaj religiuloj: abato, monahxo.

    • Specialaj virbestaj radikoj: boko, kapono, okso, stalono, tauxro k.a.

  • Inaj radikoj:

    • Evidente ina: femalo.

    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.

    • Mitaj aux fabelaj estajxoj, kiuj laux la tradiciaj rakontoj estas inaj: amazono, furio, muzo, nimfo, sireno k.a.

    • Diversaj sociaj roloj (plejparte historiaj): almeo, damo, hetajro, matrono, meretrico, primadono, putino, subreto k.a.

    • Specialaj radikoj por inseksaj bestoj: guno, pulardo k.a.

El la tri grupoj la neuxtrala estas sendube la plej granda. Gxi estas nefermita klaso, kiu dauxre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale gxi povas akcepti pliajn membrojn.

Estas tute klare, ke cxiuj tri kategorioj ekzistas. Sed oni povas malkonsenti pri tio, precize kiuj vortoj trovigxu en kiu grupo. Tio estas tamen afero de detaloj, ne de principoj.

La klasado prezentita cxi-antauxe neniel pretendas esti io perfekta aux deviga por aliaj. La lingvo estas cxi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri cxiuj cxi tiaj radikoj. Kompreneble cxi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn.

Seksaj afiksoj «

Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: knabino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino: Sxi estas regxino. Cxe neuxtrala radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: Sxi estas aktor(in)o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN: Sxi estas mia damo.

Per la radiko VIR uzata prefiksece aux A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Cxe neuxtrala radiko oni povas aldoni VIR- aux vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro: Virhundoj agas alie ol hundinoj. Tiu rolo estas por vira aktoro. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR: Li estas regxo. Se la radiko estas ina, oni principe povas aldoni VIR- aux vira por krei viran signifon, sed praktike tio apenaux okazas. Anstataux VIR aux vira iuj esperantistoj uzas la proponitan virseksan sufikson ICX°.

Per la prefikso GE oni povas doni ambauxseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neuxtrala, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaux seksoj cxeestas. Kutime oni ne uzas GE antaux inaj radikoj, sed nur antaux viraj aux neuxtralaj.

Vortoj faritaj per la sufikso CXJ havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ havas inan signifon.

Lauxkuntekste vira signifo «

En la tradicia lingvouzo oni rutine aldonas la sufikson IN al la plej multaj neuxtralaj radikoj, kiam oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne estas necesa. Aliflanke oni tradicie ofte ne montras virseksecon, ecx kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, cxino kaj cxinino, svedo kaj svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, cxino, svedo, kuracisto kaj lernanto sxajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neuxtrala. Tio estas eble mallogika, sed tamen ankaux praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neuxtralaj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, cxinoj, svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Oni ne bezonas aldoni la prefikson GE. Efektive nur cxe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, cxu temas pri neuxtrala aux vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj cxiam montras nur virojn aux virbestojn.

Aliflanke, multaj firme neuxtralaj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasagxero, demokrato, turisto, besto, formiko, musxo k.a., apenaux iam estas uzataj kun virseksa signifo. Oni ne parolas pri ekz. *homo kaj homino*, *persono kaj personino*, *infano kaj infanino*, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire. Entute vortoj kiel homino, personino kaj infanino estas tre maloftaj. Iuj ecx opinias, ke tiaj vortoj estas eraraj. Tio tamen estas troigo. En iaj specialaj kuntekstoj povas esti tute konvene paroli pri ekz. homino aux infanino.

Ekde la malfrua 20-a jarcento pli kaj pli da parolantoj cxesis rutine aldoni IN al neuxtralaj radikoj, kiam ili parolas pri ino. Cxe tiuj parolantoj la neuxtraleco de tiaj radikoj estas do klare rimarkebla ankaux en la unu-nombra uzo. Dume cxe tiuj parolantoj, kiuj restas cxe la tradicia kutimo rutine aldoni IN cxiam, kiam tio estas ebla, la neuxtraleco de tiaj radikoj estas rimarkebla cxefe cxe la multe-nombra formo. Tiel povas sxajni, ke la tradiciemuloj uzas multe pli da radikoj kun virseksa signifo. Tio povas krei la impreson, ke ekzistas grandskala malunueco pri la klasado de la radikoj. Sed fakte temas nur pri diversaj uzokutimoj de la sufikso IN.

Cxiu plene rajtas dauxrigi la tradician kvazaux-viran uzadon de neuxtralaj vortoj, sed cxiu ankaux rajtas uzadi neuxtralajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neuxtralajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaux estas konformaj al la reguloj de la lingvo kaj pravigeblaj per la lingva tradicio. Temas simple pri personaj preferoj, cxu insisti pri sekso aux ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj gxi tre ofte estas grava.

Malklara klasado «

Cxe iuj radikoj la efektiva lingvouzo tute klare fiksis la seksan signifon de la radiko. Ekzemple vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro kaj regxo estas klare virseksaj, vortoj kiel homo, persono, infano, parenco, membro kaj besto estas klare sekse neuxtralaj, kaj femalo kaj damo estas klare inaj. Sed la klasado ne cxiam estas tiel klara.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas plej ofte okupata de viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas sxajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaux inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la cxi-antauxaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neuxtralaj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. Gxenerale la cxi-antauxaj listoj sekvas la principon, ke radikoj kun malklara, neunueca aux sxanceligxanta signifo estas klasataj kiel sekse neuxtralaj radikoj.

Kelkaj tradiciaj sociaj roloj gxis nun neniam estis okupitaj de virinoj, ekzemple la roloj de papo, kardinalo, ajatolo, sxaho aux sxoguno. Kiam tiuj radikoj estas uzataj por paroli pri la efektiva realeco aux la oficiala historio, oni pro sociaj faktoj komprenas, ke temas pri viroj. Sed estas necese distingi sociajn faktojn disde lingva signifo. Oni ja povas ankaux uzi la lingvon por paroli pri fikcio aux pri ne vaste akceptataj historiaj hipotezoj. Krome la sociaj faktoj povos sxangxigxi en la estonteco. Tamen, cxar oni tre malofte uzas tiujn vortojn por fikcioj aux hipotezoj, laux kiuj ankaux virinoj alprenas tiujn sociajn rolojn, ne estas klare, cxu en tiuj situacioj estas eble uzi la radikon sen la sufikso IN (kio donas al la radiko neuxtralan sencon) aux cxu oni devas aldoni IN (kio donas la impreson, ke la radiko estas virseksa). En la cxi-antauxaj listoj, la religiaj postenoj kiel papo, kardinalo kaj ajatolo estas prezentitaj kiel sekse neuxtralaj, sekvante la modelon de la vorto pastro, dum la ekster-euxropaj nobelaj titoloj kiel sxaho kaj sxoguno aperas kiel virseksaj, sekvante la modelon de la klare virseksaj euxropaj nobel-titoloj kiel regxo kaj duko. Tamen oni ankaux povus klasi tiajn radikojn alimaniere.

Radikoj por supernaturaj kaj fabelaj estajxoj kiel dio, diablo, angxelo, feo, koboldo, fantomo kaj genio havas tre varian uzon depende de la diversaj tradicioj kaj imagoj pri tiaj estajxoj. Iuj el ili tamen forte tendencas al vireco, ekzemple dio kaj feo. Se oni parolas pri inoj, oni do normale uzas diino kaj feino. Sed la multe-nombraj formoj dioj kaj feoj ja estas sekse neuxtralaj, kaj tial oni devas rigardi la radikojn kiel sekse neuxtralajn.

Radikoj por mitaj aux fabelaj inaj estajxoj kiel muzo kaj nimfo estas en la cxi-antauxaj listoj klasitaj kiel inaj radikoj, cxar en la originaj mitoj ja temas cxiam nur pri inaj estajxoj. Sed oni uzas tiajn radikojn ankaux por aliaj celoj, ekzemple por metafore paroli pri la ecoj de iu persono, aux por nomi similan estajxon en nova fikciajxo. Tiam temas pri homoj aux fikciaj estajxoj, kiuj dividas nur kelkajn el siaj ecoj kun la estajxoj el la tradicia mito. Tiam la sekso ne nepre devas esti inter tiuj ecoj, kiuj restas el la mito. Sekve oni ankaux povas uzi tiajn radikojn kun sekse neuxtrala interpreto.

Legu ankaux pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj.

Evoluo «

La signifo de radiko ne estas sxtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaux fakte evoluas kaj sxangxigxas. Multaj vortoj, kiuj antauxe estis uzataj preskaux cxiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neuxtrala signifo. Precipe cxe profesioj la evoluo de la modernaj socioj cxiam pli kreas bezonon de vortoj neuxtralaj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi cxiujn vortojn. La signifo de oftaj viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, regxo k.a., tre malfacile sxangxigxos. Ili estas kaj kredeble restos viraj. Ankaux kelkaj inaj radikoj kiel damo kaj subreto havas tre firman signifon, kaj estas malfacile imagi, ke ili iam farigxos sekse neuxtralaj.

Gxenerale estas konsilinde ne provi sxangxi, reformi aux modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj, cxar tio nur pliigus la konfuzon. Sed en cxiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca aux sxanceligxanta, estas konsilinde doni al la radiko neuxtralan signifon.

Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, cxar iuj vortoj estas baze viraj. Rigardante la cxi-antauxajn listojn oni tamen vidas, ke plej multaj vortoj estas (aux almenaux povas esti) neuxtralaj. Oni do tute rajtas diri ekz. Sxi estas sxoforo, cxar la radiko SXOFOR per si mem estas neuxtrala. Iuj tamen plu insistas cxe tiaj vortoj cxiam uzi IN, se temas pri ino. Tiam estas diskriminacia ne la lingvo, sed (eventuale) la lingvouzantoj.

Cxe la suficxe malgranda grupo de vere viraj vortoj oni tamen devas uzi IN-sufikson, kiam temas pri ino: edzino, fratino, regxino k.t.p.

Ekde la 2010-aj jaroj aldonigxis pli kaj pli al tiu cxi diskuto la fakto, ke iuj homoj rigardas sin kiel “neduumajn”, t.e. nek kiel virojn, nek kiel virinojn, aux eble kiel sekse ambiguajn.

Kelkaj nun uzas la prefikson GE por doni sekse neuxtralan sencon al viraj vortoj: gepatro, geedzo k.s. donante al la prefikso GE- iom pli vastan sencon. Ankoraux aliaj ekuzas tute novajn sekse neuxtralajn vortojn samcele, ekz. parento° anstataux patro/patrino, kaj spozo° aux esxo° por edzo/edzino. Tiaj sekse neuxtralaj vortoj estas uzeblaj egale por viroj, virinoj kaj neduumaj homoj. Ankoraux aliaj simple donas al vortoj kiel patro kaj edzo sekse neuxtralan sencon. Tiaj signifosxangxoj tamen povas kauxzi gravajn miskomprenojn.

Legu ankaux pri la proponita virseksa sufikso ICX°, la sekse neuxtrala unu-nombra pronomo ri° kaj la nove proponita sufikso IP°, kiu montras, ke la persono estas “neduuma”.