PMEG 2023

38.2.20. IN

IN = “la naskopova sekso”. La sufikson IN oni povas uzi nur cxe io, kio povas havi sekson, nome homo aux besto. IN ne sxangxas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).

Noto: Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., cxar belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas havi sekson. El tiuj vortoj oni poste faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas renkonti vortojn kiel *virgino*.

Legu ankaux pri seksa signifo de O-vortoj, kaj pri IN en propraj nomoj.

IN cxe viraj vortoj «

Plej ofte oni aldonas IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstatauxe in-seksan signifon:

  • patro patrino = homino, kiu naskis infanon

  • viro virino = plenkreska homino

  • knabo knabino = juna homino

  • onklo onklino = fratino de patro aux patrino

  • avo avino = patrino de patro aux patrino

  • frauxlo frauxlino = needzinigxinta virino

  • regxo regxino = virino kiu regas same kiel regxo, edzino de regxo

IN cxe sekse neuxtralaj vortoj «

Oni ankaux povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neuxtrala, sed tio okazas multe malpli ofte. La sekse neuxtrala vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:

  • homo homino = ina homo

  • auxtoro auxtorino = ina auxtoro

  • agento agentino = ina agento

  • pasagxero pasagxerino = ina pasagxero

  • estro estrino = ina estro

  • besto bestino = ina besto

  • simio simiino = ina simio

  • muso musino = ina muso

  • mortinto mortintino = mortinta virino

Cxe sekse neuxtrala vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aux A-vorte.

Inaj radikoj «

Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, femalo, hetajro, putino (nekunmetita!) k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.

Figura uzo «

Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas kvazaux inon:

  • jambo jambino = speco de verso, kies ritmon oni tradicie kaj figure nomas ina

  • sxrauxbo sxrauxbino = trueto, en kiun oni metas sxrauxbon (oni teorie devus diri sxrauxbingo, sed tiu vorto havas iom alian signifon)

Ordinara radiko «

  • ino = ina besto (aux homo)

  • ina = tia kiel ino, rilata al ino k.s.

  • ineto = malgranda ina besto (aux homo)

  • investajxo = vestajxo por virino, virina vestajxo

  • malino = vira besto aux homo (iafoje uzata sxerce anstataux viro, sed ankaux serioze, kiam oni volas inkluzivi virhomojn de cxiuj agxoj)

Sxajnafikso «

Apud heroino = “ina heroo”, kaj urino = “ina uro”, ekzistas la nekunmetitaj vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj “in” estas sxajnsufikso. Ekzistas ankoraux multaj tiaj vortoj kun sxajna IN-sufikso: kombino, margarino, masxino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino, Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis sxajnan IN-sufikson uzante “en” anstataux “in”: azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno, sukceno, tendeno, plateno k.a.

Noto: Apud la Fundamenta vorto plateno, certa metalo, ekzistas dekomence ankaux la formo platinoFK.233 kun la sama signifo. Ambaux estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankaux tute alia platino, speco de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto aux simile pri tiaj aferoj.

Ekzistas ankaux tre multaj vortoj, kiuj havas “in” kiel sxajnprefikson. La historia signifo de tiaj “in” estas ofte en aux MAL: inauxguri, incizi, indukti, infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.