PMEG 2023

12.3.4.11. Sub

Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super gxi. Sub plej ofte signifas “malsuper”. Tiam tio, kio trovigxas pli malalte, ordinare ne tusxas tion, kio trovigxas pli alte. Iafoje sub signifas “malsur”. Tiam la suba afero ja tusxas tion, kio trovigxas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, cxu temas pri tusxo aux ne:

  • Li ofte ripozas cxi tie sub la foliricxaj brancxoj de la arbo.FA3.133

  • Ekzistas nenio nova sub la suno.Pr.1

  • Cxe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko haltis.FA1.212

  • Cxe tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj.M.95...cxe la muro sub la fenestroj...

  • Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj.BV.77

  • Iliaj cxiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondicxaj literoj aux signoj.OV.66 Temas pri skribado sub rubrikoj, kiuj trovigxas pli alte sur la papero.

  • La musxo estas sub la plafono. Eble gxi tusxas la plafonon.

  • La lampo pendas sub la plafono.

  • La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.

Kovrado «

Sub povas ankaux montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero estas pli alta:

  • Grandan paperujon mi portas sub la brako.FE.40 La brako premas la paperujon al la flanko de la korpo.

  • Ehud faris al si glavon dutrancxan, [...] kaj zonis gxin sub sia vesto al sia dekstra femuro.Jgx.3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.

  • Sub dikaj tavoloj de farbo kasxigxis la origina aspekto de la plafono. Efektive la farbo trovigxas pli malalte ol la plafono.

La kovra signifo de sub trovigxas ankaux en kunmetajxoj kiel subvesto kaj subcxemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).

Komparu kun simila uzo de super.

Figura uzo «

Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kasxado, malvereco aux nekonstanteco:

  • Sxi eldonis la libron sub kasxnomo....uzante kasxnomon.

  • Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...] tiam vi restos tute sen vortoj.OV.264

  • Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.

  • La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera origina nomo de Esperanto estas “Lingvo Internacia”.

Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon aux valoron, k.s.:

  • La traveturanta oficisto volos antaux cxio cxirkauxrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco.Rz.6...la kadukulejojn, kiujn vi estras.

  • Mi alveturis cxi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi.Rt.84

  • Sub la influo de antauxkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan nombron da komitatanoj.L1.227

  • Sub la kondicxo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al sxi tagmangxojn.M.37

  • Baruhx enskribis en libron-rulajxon sub diktado de Jeremia cxiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36...laux diktado...

  • Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko.FA1.98...laux la plej bela muziko.

  • La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankaux pri (teorie) ebla uzo de sub kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj kun la signifo “malpli ol”.

Sub + direktaj rolmontriloj «

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.FE.26El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun gxi kuras en loko sub la lito.

  • Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.FE.39

  • Absxalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn brancxojn de granda kverko, kaj lia kapo alkrocxigxis al la kverko.Sm2.18

Ankaux kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

  • Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj.Gn.40

  • Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo.Er.6

Vortfarado «

  • Sube, suba = “sub io, trovigxanta sub io”: Li logxas ie sube de tiu cxi etagxo. Li logxas en suba etagxo.

  • Cxi-sube, cxi-suba = “sub tio cxi, trovigxanta sub tio cxi”: Skribu vian nomon cxi-sube. Cxi-sube logxas franca familio. La cxi-suba teksto estas tre grava.

  • Subigi = “meti sub regadon”: Nun la logxantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn.Kr2.28

  • Subigxi = “movigxi sub ion”: La virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon.FA1.87