PMEG 2023

12.3.4. Lokaj rolvortetoj

Lokaj rolvortetoj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio, kaj simile. Pluraj el ili estas uzataj ankaux pri tempo, cxar oni ofte bildigas al si tempon kiel linion. Ankaux aliajn ideojn oni montras figure kiel poziciojn. Cxe iuj lokaj rolvortetoj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj povas esti pli oftaj en la praktiko.