PMEG 2023

12.3.4.12. Super

Loko «

Super montras lokon pli altan ol io, kio trovigxas pli-malpli rekte sub gxi. Inter la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertusxo:

  • Vidu, super ni briletas plej bela stelo!FA2.107

  • Super la komodo pendis granda pentrajxo en ricxe orita kadro.FA2.4

  • Subite super la kapo de la profunde enpensigxanta virino eksonis du vocxoj.M.144 Sxi sidis, kaj la parolantoj staris.

  • David alkuris, starigxis super la Filisxto, prenis lian glavon, elprenis gxin el la ingo, kaj mortigis lin.Sm1.17

  • Cxi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Hxebron.Sm2.4

  • “Hodiaux vespere ni ne havas tempon por tio,” diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon.FA2.10

  • La mateno de la nova jaro levigxis super la malgranda kadavro.FA2.114 Levigxis la suno.

  • Cxe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo.M.92 Por mangxi el la telero sxi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri labortaskojn cxi-poste.

  • Antaux li multaj blinduloj falis super tiu cxi sxtono.LR.72A La falado okazis gxuste super la sxtono al loko trans gxi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la sxtono iel ankaux kauxzis la faladon. Oni uzas ankaux sur en tiaj cxi frazoj.

Normale cxe super ne estas intertusxo inter la du aferoj. Iafoje tamen estas intertusxo, sed tiel malgrava, ke oni gxin ne konsideras. Se estus grava intertusxo, oni uzus anstatauxe sur:

  • Super la tero sin trovas aero.FE.26

  • Forta ventego blovis super la maro kaj la tero.FA4.11

  • Sxi malfermis la vitran pordon, kiu trovigxis super kelke da sxtupetoj.M.184

  • Jakob starigis monumenton super sxia tombo.Gn.35

  • Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj brancxoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj.FA3.88 Cxi tie sur estas versxajne preferinda.

Kovrado «

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco aux intertusxo:

  • La negxaj flokoj faladis sur sxiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super sxia nuko.FA2.113 La haroj kovris la nukon.

  • La litkovrilon li tiris pli alten super si, la cxapeton pli profunden super siaj oreloj.FA3.140 La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tusxis lin. La cxapeto kovris la orelojn flanke de la kapo kun tusxo. Cxi tie estas tamen grava nur la signifo de kovrado.

  • La peza tavolo da sablo kusxis kaj ankoraux nun kusxas super gxi.FA4.195 Gxi (la pregxejo) estas kovrita de sablotavolo.

Oni povas vidi la kovran signifon de super ankaux en vortoj kiel supervesto kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).

Komparu kun simila uzo de sub.

Super + direktaj rolmontriloj «

  • Plej belaj fisxoj kun argxentaj kaj oraj skvamoj nagxis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon.FA2.5...elsaltis al loko super la akvo.

  • La suno levigxis super la teron.Gn.19...al pozicio super la tero.

  • La aersxipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo.FA3.55...al super la lando...

  • Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon de super la masxino kaj faris al sxi gxentilan saluton.M.100...de pozicio super la masxino...

Figura uzo «

Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazaux sur la cxielo super gxi:

  • Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo.FA4.211

  • Sesdek jaroj pasis super mia kapo.BV.30

Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da forto aux simile:

  • Li farigxos regxo super la tuta lando.FA1.69 Kiel regxo li havos pli altan rangon ol cxiu ajn alia en la tuta lando.

  • Li asertis, ke li havas potencon super sxi, kaj tial [...] li kapbalancis sian jeson.FA2.105

  • Dank’ al la lingvo ni tiel altigxis super la bestoj.FK.229

  • La muzikajxisto lauxdadis la birdon super cxiuj mezuroj.FA2.28

  • La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankaux pri (teorie) ebla uzo de super kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj kun la signifo “pli ol”.

Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazaux sin klinas. Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:

  • Kiel sxi tauxgus por balai la cxambrojn aux en la dauxro de tutaj horoj stari super gladilo...M.181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super gxi, sed montrado de labortasko estas cxi tie la cxefa signifo.

  • Ili, kiel antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.FA1.109 Versxajne ili ne sin klinis super la teksiloj.

  • Li sxvitas ankoraux super la alfabeto.PE.9 Li devas lerni la alfabeton.

  • Laboru ankoraux iom super la muziko.M.19...pri la muziko por plibonigi viajn sciojn pri gxi.

Super kaj supre «

Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E-vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ≈ “pli alte ol”. Supre ≈ “cxe la plej alta parto de io” (supro = “la plej alta parto”):

  • Li staras supre sur la monto.FE.33...sur la supro (la pinto) de la monto.

  • La birdo sxvebas super la monto....en pozicio pli alta ol la monto.

Tamen oni uzas supre ankaux kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):

  • Cxie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la cxielo movigxas vivo.FA1.231...ke super ni en la cxielo...

Vortfarado «

  • Supera = “havanta (pli) altan rangon, forton, valoron” k.t.p.: Kolonelo estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol...) Mi esperas, ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas uzata (vidu cxi-antauxe pri supre).

  • Superi = “esti supera al io en rango, forto, valoro” k.t.p.: Malbona virino diablon superas.PE.37 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis cxiujn aliajn.FA3.119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas gxian postuladon.M.37

  • Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi, sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstatauxe oni uzas sub.

Rimarku, ke (mal)supera kaj (mal)superi neniam uzigxas kun simpla loka senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.