PMEG 2023

39.1.10. ENZ°

“Substanco, kiu servas por ago”. Eksperimente uzata, precipe en hxemio, anstataux IL, kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco: solvi solvenzo = “solvantajxo”, stabiligi stabiligenzo = “stabiliga substanco”, dolcxigi dolcxigenzo = “dolcxigajxo”. En faka lingvajxo ENZ eble povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT)AJX, aux diversajn kunmetajxojn kaj plurvortajxojn.