PMEG 2023

39.1.11. ESK

Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo “simila”: groteska, fluoreski, lumineski.

Vera sufikso «

“Simila sed ne vera, maniera, stila”. Iafoje uzata anstataux EC: japana japaneska = “simila al japana stilo, sxajne japana”, vira vireska = “virosimila”, blua blueska = “blueta, neklare blua, blusimila”. ESK estas malofte uzata. Normale suficxas EC: japaneca, vireca, blueca. Oni ankaux povas uzi kunmetajxojn kun SXAJN aux SIMIL: sxajnblua, Japansimila k.s.