PMEG 2023

39.2.4. AUXDIO°

“Tehxniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”. Proponita tehxnika prefikso: tehxniko auxdiotehxniko, disko auxdiodisko.

Estas pli bone uzi la radikon AUXDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel auxdio, auxdia, auxdi(o)tehxniko, auxdi(o)disko, auxdi(o)registrilo. La ligfinajxo O estas cxiam superflua, se temas pri la radiko AUXDI. Se temas pri la prefikso AUXDIO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvajxo oni ofte povas uzi SON, sed SON ne vere esprimas la specialan signifon de AUXDI°: sontehxniko, sondisko, sonregistrilo. Komparu kun VIDEO°.