PMEG 2023

24.3. Kvantaj E-vortoj

E-vorto kun kvanta senco povas roli kiel ordinara E-vorto:

  • Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80

  • Sxi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

  • La malfelicxa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaux mortis en angulo de arbaro.FE.23

  • Mi ne estas multege instruita lingvisto.DL.10

  • Liaj okuloj [...] estis fiksitaj sur la vizagxo de la juna vidvino, kiu ecx plej malmulte ne atentis lian cxeestadon.M.59

  • Dio scias, ke mi estas suficxe rekompencita!FA2.27

O-vorteca uzo «

Kvantaj E-vortoj tamen tre ofte aperas en frazo kvazaux ili estus O-vortoj, rolante kiel subjekto, objekto k.t.p. Praktike temas preskaux nur pri multe, kelke, suficxe kaj variantoj de tiuj vortoj:

  • Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj.FE.32 Multe estas subjekto. La alternativo multo klare montras, ke multe cxi tie kondutas kiel O-vorto.

  • El sxia busxo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj.FE.23 La du kelke estas subjektoj de eliris. Oni povus diri kelko da perloj/diamantoj, sed kelko estas praktike neniam uzata.

  • La ricxulo havas multe da mono.FE.37 Multe estas objekto, sed gxi ne povas ricevi la finajxon N, cxar gxi estas E-vorto.

  • Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.FE.38 Kelke rolas kiel objekto.

  • Kiam sxi revenis, sxi havis multege por rakonti.FA1.84 Multege rolas kiel objekto.

  • Mi havas suficxe da laboro en la preparado de mia cxemizo de mortinto.FA2.96 Suficxe estas objekto.

  • Cxiutage oni havis suficxege por mangxi.FA4.30 Suficxege (tre malofta vorto) estas objekto.

  • Post kelke da tagoj mi venos.M.29 Kelke estas tempa komplemento kun la rolvorteto post.

  • Kelke da minutoj la vidvino staris senmove.M.11 Kelke estas tempa komplemento. Tia komplemento havas normale ian rolmontrilon, ekz. N-finajxon, sed E-vorto kiel kelke ne povas havi N-finajxon. Estus tamen eble uzi ekz. la rolvorteton dum en tiaj cxi okazoj: Dum kelke da sekundoj en la cxambro regis plena silento.M.25

  • En rapideco ili preterpasis sxin je kelke da pasxoj.M.202 Kelke estas je-komplemento.

  • Pri ili oni parolis kaj ankaux pri la multe da lupoj, kiuj antauxe estis cxi tie.FA4.169 Cxi tie multe ecx havas la artikolon la, kiu normale aperas nur cxe O-vortoj. Tio estas tre malofta. Prefere oni uzu la multo da lupoj.

Kio estas cxefvorto? «

Kvanta E-vorto tre ofte havas post si esprimon kun da aux alia rolvorteto, kiu montras, kion la kvanto mezuras. Tiam povas ofte sxajni, ke la E-vorto tute ne estas cxefvorto, sed ke la cxefvorto de la posta esprimo estas cxefvorto. El senca vidpunkto tiu esprimo estas fakte pli grava, sed el gramatika vidpunkto la E-vorto ja estas cxefvorto. Cxi-poste sekvos tamen ekzemploj, en kiuj oni traktas la cxefvorton de la posta esprimo kvazaux gxi estus cxefvorto.

A-vorta priskribo de kvanta E-vorto «

Kiam tia E-vorta frazeto havas A-vortan priskribon, oni normale rilatigas gxin al la esprimo post la E-vorto:

  • Multe da preparoj estis faritaj.FA3.112 Multe estas cxefvorto de la frazparto multe da preparoj. Gramatike do faritaj rilatas al multe, kaj devus teorie esti E-vorto: farite. Sed lauxsence gxi rilatas al preparoj, kaj tial estas A-vorto.

  • Multe da larmoj estis ploritaj pri gxi [= la birdo].FA1.151

  • Ili ellernis tiun cxi lingvon en la dauxro de iaj kelke da semajnoj.FK.271 Iaj devus rilati al la cxefvorto kelke, sed oni tamen rilatigas gxin al semajnoj.

  • Multe da arto kaj penoj estis eluzita.FA2.105 Eluzita estas kompromisa formo, kiu havas A-finajxon pro arto kaj penoj, sed kiu ne havas J-finajxon pro multe, kiu estas iel unu-nombra, = multo. Tio estas iom tro stranga. Estas pli bone uzi J-finajxon en eluzitaj, aux uzi multo anstataux multe.

Se tia kvanta E-vorto aperas sola, oni povas rilatigi eventualan priskribon nur al gxi, kaj konsekvence oni devas uzi E-formon de la priskribo: Multe estas forgesite.FA4.116 Pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate.Rz.11 (Kompreneble oni ankaux povas diri: Multo estas forgesita. Multo estas parolata.)

Cxu objekto aux komplemento? «

Iafoje estas malfacile diri, cxu multe estas objekto aux kvanta komplemento:

  • Sxi multe pensis pri tio.FA1.33 Multe estas objekto aux kvanta komplemento de pensis. La signifo restas la sama.

Kvantaj A-vortoj anstataux kvantaj E-vortoj «

Ofte oni povas anstatauxigi kvantan E-vorton per kvanta A-vorto:

  • Sur la arbo sin trovis multaj birdoj. ≈ ...multe da birdoj.

  • La ricxulo havas multan monon. ≈ ...multe da mono.

  • Sxi staris nur kelkajn sekundojn. ≈ ...kelke da sekundoj.

  • Post kelkaj tagoj li venos. ≈ Post kelke da tagoj...

En tiaj frazoj la E-finajxaj formoj multe kaj kelke ordinare esprimas la ideon de tuteca amaso. Oni ne atentas la individuajn membrojn. Se gravas cxiu unuopa individuo, oni prefere ne uzu multe aux kelke. La A-vortaj formoj multaj kaj kelkaj estas tamen cxiam uzeblaj, cxu temas pri multaj/kelkaj individuoj, cxu oni pensas pri kuna nedistingebla multo/kelko. La jena ekzemplo tial sonas strange: *Kelke da homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni prefere diru: Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32 Sentas ion nur cxiu unuopa homo de tiuj kelkaj homoj. La tuto de la homoj ne havas sentojn.

Noto: En la komencaj jaroj oni uzis kelke kaj kelkaj ankaux kun la senco “pluraj”, cxar tiutempe la vorto pluraj ankoraux ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.