PMEG 2023

39.1.35. TET

“Muzikajxo por grupo kun certa nombro de muzikistoj”. Proponita por uzo cxe nombraj vortetoj: du duteto = “muzikajxo por duopo”, tri triteto, kvar kvarteto, kvin kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto° (6), septeto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per TET, estas iafoje uzataj ankaux por grupo el tiom da muzikistoj. Estas preferinde uzi la sufiksojn OP kaj AJX: duopo, triopo, kvaropo k.t.p. por grupoj; duopajxo, triopajxo, kvaropajxo k.t.p. por muzikajxoj. Komparu kun OL kaj T.