PMEG 2023

39.1.29. OLOGI

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaux cxiam ekzistas paralela radiko finigxanta per “olog” por la fakulo (vidu OLOG).

Vera sufikso «

“Fako, scienco” k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero kancerologio = “kancerstudado, onkologio”, birdo birdologio = “birdostudado, ornitologio”, Esperanto Esperantologio = “scienca esplorado de Esperanto”. Oni uzas OLOGI preskaux nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finigxas per “ologi”. Se la internacia vorto finigxas per “ik”, oni preferas la samsignifan sufikson IK.