PMEG 2023

39.2.7. DES

“Senigado”. Proponita sed malmulte uzata prefikso: infekti *desinfekti* = “malinfekti, seninfektigi”, odoro *desodori* = “senodorigi”, herbo *desherbi* = “senherbigi”. Oni uzu la prefikson MAL aux kunmetajxon kun sen kaj IG. Relative ofta estas nur la formo desinfekti, kiu povas esti akceptebla, se oni rigardas DESINFEKT kiel propran radikon.