PMEG 2023

38.2.27. ON

ON = “divido”. Komparu kun OBL kaj OP. ON estas uzebla nur cxe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaux ON, cxiam montras, per kiom oni dividas:

  • du duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½

  • du duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)

  • du duone = grande kiel duono, estante duono (de io)

  • dek dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10

  • dek dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)

  • dek dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

  • dek tri dektriono aux dek-triono = 1/13

  • mil milono = 1/1000

  • mil ducent milducentono aux prefere mil-ducentono = 1/1200

  • miliono milionono = 1/1000000

  • Tri estas duono de ses.FE.14

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14

  • El multaj milonoj farigxas milionoj.PE.981

  • Li povoscias kalkuli en la kapo, ecx kun nombronoj.FA2.55...kun frakcioj.

  • Sxi restis kvar kaj duonan horojn.Sxi restis kvar horojn kaj duonan horon. Duona horoduono de horo.

  • Mi volas acxeti unu kaj kvaronan kilogramojn.

  • Mi almenaux duone plenumos vian deziron.FA2.140 Duone = “en duona maniero, en duona amplekso, gxis duono”.

  • Per okuloj duone mirantaj kaj duone kortusxitaj sxi rigardis sxin dum momento.M.93

  • Cxiuj arboj kaj arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo.FA1.94

  • Duone li tremis, duone li estis felicxa.FA1.213

Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Prefiksece «

ON-vortoj estas ankaux uzataj prefiksece:

  • duonhoroduona horoduono de horo

  • kvaronkilometrokvarona kilometrokvarono de kilometro

  • trionpartotriona partotriono

Prefikseca DUON havas ankaux specialajn signifojn.

Ordinara radiko «

  • onedividite per

  • ono = frakcio

  • onigi = dividi (matematike)

ON kaj PART «

Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = “parto de lando”. ON ne montras parton de tio, kio staras antaux gxi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankaux kun ER.

En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto k.t.p. anstataux duona parto, triona parto aux plej simple duono, triono.