PMEG 2023

38.2.22. ING

ING = “tenilo, en kiun oni (parte) metas ion”. Komparu kun UJ. Tio, kio staras antaux ING, normale estas tio, kion oni parte enmetas en la ingon:

  • glavo glavingo = tubeca objekto, en kiun oni metas la klingon de glavo

  • cigaro cigaringo = tubeto, en kiu oni tenas cigaron por fumi gxin

  • sxrauxbo sxrauxbingo = ringo, en kiun oni sxrauxbas sxrauxbon

  • ovo ovingo = vazeto, en kiun oni metas ovon por gxin mangxi

  • piedo piedingo = ringo, en kiun oni metas piedon por surcxevaligxi kaj rajdi

  • fingro fingringo = fingropinta protekta cxapo uzata dum kudrado

Iafoje la elemento antaux ING ne estas tio, kion oni enmetas en la ingon:

  • pendi pendingo = pendumilo, aparato por ekzekuti homon per pendumo. Oni povus diri, ke pendingo estas mallongigo de pendumatingo (pendumato = “homo, kiun oni pendumas”). Normale oni tamen diras pendumilo.

Ordinara radiko «

  • ingo = glavingo, ia ajn tenilo kiu parte kovras ion

  • ingi, eningigi = enmeti en ingon

  • elingigi = eligi el ingo