PMEG 2023

38.2.8. EC

EC = “kvalito aux stato (de iu aux io)”. EC cxiam montras ion abstraktan (kvaliton aux staton). Komparu kun AJX, kiu normale montras ion konkretan.

Ecaj radikoj «

EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo cxiam montras kvaliton de iu aux io, staton de iu aux io:

  • bono = la abstrakta ideo bono boneco = bono kiel kvalito de io aux iu

    • Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.Gn.3

    • Ili admiris la bonecon de lia ago.

  • rugxo = la koloro rugxo rugxeco = la stato esti rugxa

    • Sxiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de fresxa rugxo.M.150

    • La rugxeco de sxiaj vangoj malkasxis sxiajn sentojn.

  • neceso = absoluta bezono neceseco = la stato esti necesa

    • En okazo de neceso vi povos tranokti cxe mi.

    • Gxia neceseco farigxados por ili kun cxiu tago cxiam pli sentebla.FK.266

Klariga EC «

Cxe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas gxuste pri eco. Komparu kun klariga AD kaj klariga AJX:

  • belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aux belo kiel kvalito de io beleco = belo kiel kvalito de iu aux io

  • proksimo = stato trovigxi proksime, proksima loko proksimeco = stato trovigxi proksime

Iafoje oni tamen uzas cxi tian EC-vorton ankaux kie simpla O-vorto estus pli logika: Cxu vi auxdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj lokoj]?Rt.123

Mezuroj «

Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neuxtralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la mezuro:

  • longo = horizontala dimensio (cxiu konkretajxo havas ian longon) longeco = la eco esti longa, havi multe da longo

    • Ni mezuris la longon de gxiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj.

    • La longeco de gxiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize longaj.

  • alto = vertikala dimensio (cxiu konkretajxo havas ian alton) alteco = la eco esti alta, havi multe da alto

    • Gxi [= la altaro] estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto.Er.30

    • Gxi estis bone videbla pro sia alteco.Jhx.19

  • rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (cxiu movigxanta afero havas ian rapidon) rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide

    • La rapido de la auxto estis nur 20 kilometroj en horo.

    • La aviadilo pasis kun fulma rapideco.

Iafoje estas malfacile fari tiun cxi distingon inter neuxtrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaux kie gxi ne estas bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de gxia maso al gxia volumeno.

Iuj volas, ke oni cxiam rigore distingu, sed tio estas necesa nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvajxo la distingo ofte tre gravas.

Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas cxi tian neuxtralan mezursignifon. Proksimoproksimeco aux proksima loko. Por neuxtrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenaux uzata) egalas al juneco. Neuxtrala mezurvorto estas agxo.

Rimarku ankaux, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble sxerce). Neuxtralaj estas nur longo, alto kaj rapido. Neneuxtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.

Mallogikaj EC-formoj «

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:

  • *Bedauxrinde mi ne havas la eblecon tion cxi fari.* Tute ne temas pri eco, sed pri io, kio estas ebla. Oni uzu eblo aux eblajxo: Bedauxrinde mi ne havas la eblon tion cxi fari.L1.339 Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, cxar gxi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblajxo.

  • Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo.M.77 Ne temas pri eco, sed pri agado. Logike oni uzu aktivado aux eventuale aktivo. La formo aktiveco farigxis tamen tre ofta en tiaj cxi frazoj, kaj oni versxajne devas toleri gxin.

Alispecaj radikoj «

Cxe io, kio ne mem montras econ aux kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:

  • homo homeco = natura kvalito de homo

  • heroo heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo

  • fiancxo fiancxeco = la stato esti fiancxo

  • episkopo episkopeco = la stato/ofico esti episkopo

  • granda animo grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon

  • sxtono sxtoneco = la eco esti malmola kiel sxtono

  • vivo viveco = la eco esti plena je vivo

  • unu unueco = la eco esti kiel unu

  • unua unuaeco = la eco esti la unua

EC por tempo «

Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aux agxon:

  • estonta estonteco = estonta tempo

  • pasinta pasinteco = pasinta tempo

  • infano infaneco = eco esti infana, infanagxo

  • juna juneco = eco esti juna, junagxo

Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel cxiuj participoj kun O-finajxo, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.

Eca, ece «

EC ankaux povas esti uzata kun A-finajxo aux E-finajxo (aux verba finajxo). Tiaj formoj havas normale la signifon “simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel”:

  • silkecaj sxtrumpoj = sxtrumpoj silkosimilaj (silke molaj), sed ne nepre el silko

  • ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno

  • sxtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke gxi similas al sxtono

  • Ni havas amikecajn rilatojn kun ili.Ni rilatas kvazaux ni estus amikoj.

  • Li diris tion per supereca tono.Li diris tion per tono kvazaux li estus supera.

  • Cxesu konduti tiel infanece!Cxesu konduti en maniero tipa por infano.

  • Kvankam sxi estas knabino, sxi ofte kondutas virece....kondutas kiel viro.

  • Tiu esprimo estas tro franceca....estas simila al la franca lingvo.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstatauxe kunmetajxojn kun sxajna, simila, maniera aux stila. Vidu ankaux ESK.

Iafoje formoj kun ...eca signifas “rilata al tia eco, pri tia eco”:

  • patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, cxu iu estas la patro

  • regxeca edikto = edikto pri regxeco, edikto ke iu estas regxo

Ordinara radiko «

  • eco = kvalito

  • ecigi = karakterizi

  • ec-vorto = vorto, kiu montras econ