PMEG 2023

38.3.10. RE

RE = “veni aux meti denove en la saman lokon kiel antauxe; denove fari aux farigxi tia kiel antauxe; fari aux okazi ankoraux unu fojon en sama aux alia maniero”. Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO. RE estas uzata nur cxe agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago:

  • veni reveni = veni denove al loko, kie oni estis antauxe

  • doni redoni = doni ion al tiu, kiu antauxe havis tion

  • pagi repagi = pagi ion al tiu, kiu antauxe posedis tion

  • saluti resaluti = respondi saluton per saluto

  • brilo rebrilo = brila speguligxo

  • bonigi rebonigi = denove bonigi ion, kio malbonigxis

  • novigi renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke gxi farigxas kvazaux nova

  • sanigxi resanigxi = farigxi denove sana post malsanado

  • naskigxo renaskigxo = la ago denove naskigxi (efektive aux figure)

  • legi relegi = legi la saman aferon ankoraux unu fojon

  • diri rediri = diri denove la saman aferon, diri responde

  • vido revido = la ago denove vidi ion, kion oni antauxe vidis

  • trovi retrovi = trovi tion, kion oni perdis

  • formi reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan formon (legu ankaux pri reformo)

  • koni rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas gxin, agnoski, konfesi la valoron de io

  • turni returni = turni denove en la antauxan (kontrauxan) direkton

  • porti reporti = porti tien kie io jam antauxe estis, alporti revenante

Nelogikaj RE-vortoj «

Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas “prezenti denove”, sed “agi anstataux iu, en ies nomo”. Reciti ne signifas “citi denove”, sed “parkere lauxtlegi”. Resumi ne estas “denove sumi”, sed “koncize esprimi la esencon”. Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (faritajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi cxi tian vorton en gxia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso RE: réprezénti, récíti, résúmi. Skribe oni povas uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.

Returni kaj precipe returna kaj returne estis antauxe uzataj ankaux pri reirado kaj redonado, pro influo de nacilingvaj vortoj: Neniam li alportas returne [= reen] tion, kion li prenis!FA3.2 Sur la returna [= reira] vojo li renkontis du lernejkamaradojn.FA1.138 Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.

Ordinara radiko «

  • ree = denove, ankoraux unu fojon

  • reen = al la antauxa loko denove (legu pri la N-finajxo en reen)

Oni ankaux provis uzi RE memstare kiel vorteton anstataux ree aux reen, precipe en poezio:

Maro, zorga dommastrino,
faldas re kaj re, sen fino,
susure silkajn ondojn.

poemeto de G. E. Mauxra (= Gaston Waringhien)

Normale oni ne povas tiel uzi RE.