PMEG 2023

38.3.9. PRA

PRA = “antaux tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:

  • homo prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo

  • arbaro praarbaro = primitiva, netusxita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo

  • tempo pratempo = la komenca tempo de la homaro aux de la mondo

  • eksplodo la Praeksplodo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreigxis la universo laux moderna kosmologio

  • tipo pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo

  • peko prapeko = la origina peko de Adamo kaj Evo (laux Kristanismo)

Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantauxlasta = “antauxa al la antauxlasta”. Simile eblus uzi PRA cxe antauxhieraux kaj postmorgaux.

Cxe parencovortoj «

Cxe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.

Cxe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o kaj nev(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antauxe aux poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri ecx pli malproksimajn parencojn, unu PRA por cxiu generacio:

  • avo via praavo = la patro de via av(in)o

  • avo via prapraavo = la patro de via praav(in)o

  • avo via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o

  • nepo via pranepo = la filo de via nep(in)o

  • nepo via prapranepo = la nepo de via nep(in)o

  • onklo via praonklo = la frato de via av(in)o

  • onklo via prapraonklo = la frato de via praav(in)o

  • nevo via pranevo = la filo de via nev(in)o

  • nevo via prapranevo = la nepo de via nev(in)o

Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavopra-pra-pra-avo, kvarpraavinopra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraux neuzata.

Cxe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aux multajn generaciojn antauxe aux poste:

  • patro prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aux imagata fondinto de popolo, tribo aux familio

  • filo prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finajxo) gxenerale pri ies antauxuloj kaj posteuloj, ofte ecx sen seksa distingo.

Cxe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.

Ordinara radiko «

  • praa = ekzistinta antaux tre longe, primitiva, antauxhistoria