PMEG 2023

38.4. Afiksecaj elementoj

Iuj lingvoelementoj, kiujn oni ordinare ne nomas afiksoj, estas tamen uzataj en la vortfarado en ia speciala maniero, laux iaj specialaj reguloj. Preskaux cxiam temas baze pri kunmetado laux la ordinaraj principoj de kombinoj kaj frazetvortoj, sed kun ia aldona specialajxo. Tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj. Aliaj elementoj aperas tiel oftege en kunmetajxoj, ke ankaux ili sxajnas esti afiksoj, kvankam ili fakte plene sekvas la ordinarajn vortfarajn regulojn. Ankaux tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj.