PMEG 2023

1.1. Literoj

Esperanto uzas varianton de la latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Cxiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, cxeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

Majuskloj:ABCCXDEFGGXHHXIJJXKLMNOPRSSXTUUXVZ
Minuskloj:abccxdefggxhhxijjxklmnoprssxtuuxvz
Nomoj:abococxodoefogogxohohxoijojxokolomonooporososxotouuxovozo

La cxi-antauxan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaux pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.

Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj. Legu ankaux pri ne-Esperantaj literoj.

Majuskloj kaj minuskloj «

Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de cxefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AUX POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj ecx eksperimente uzas nur minusklojn en cxiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj cxe propraj nomoj.

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero UX ne havas majusklan formon. Tiu ideo bazigxas sur la fakto, ke UX ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaux majusklajn UX (vidu la cxi-antauxan ekzemplon).

Noto: Kiam oni parolas pri tio, cxu litero havas sian minusklan aux sian majusklan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo aux majusklo).

Supersignoj «

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: CX, GX, HX, JX, SX kaj UX. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomigxas cirkumflekso aux cxapelo. La supersigno super U nomigxas hoketo.

Alternativoj al la Esperantaj supersignoj «

Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la gxustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstatauxan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataux la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super UX: ch, gh, hh, jh, sh, u. Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno.Cxiu brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo aux plej cxarma gxardeno.FA3.114

En komputila tekstolaboro, en retposxto, k.s., iuj uzas postmetitan ikson, X, anstataux cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ekzemple: Cxiu brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo aux plej cxarma gxardeno.

Iafoje oni uzas aliajn supersignojn laux la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno).

Kiam oni skribas Esperanton per brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas specialajn brajlajn kodajxojn por la supersignaj Esperantaj literoj.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita cxi-antauxe) ne estas oportuna, oni povas anstatauxigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aux signokombinoj.