PMEG 2023

30.10. Pri-verboj

La rolvorteto pri estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj gxia sola tasko estas sxangxi la rolon de objekto:

prirabi Cxe la simpla verbo rabi la objekto estas la valorajxo forprenata. Tiu, de kiu oni gxin forprenas, povas aperi kiel komplemento kun al aux de: Vi rabas al via homo cxion, kion li havas.Rt.57 / Oni rabis de mi mian tutan monon. Cxe prirabi la objekto anstatauxe estas tiu, de kiu oni ion forprenas. La valorajxo ordinare ne menciigxas, sed povas eventuale aperi kiel je-komplemento. Ili nur prirabas la vojagxantojn.Rz.28 / Ili prirabis Petron je lia tuta havajxo.
prisemi Cxe la simpla verbo semi la objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metigxas, povas aperi kiel loka aux direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon.L2.88 Cxe prisemi la objekto anstatauxe estas la loko, kien la semoj metigxas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon.Lv.25

Legu pli pri prefikseca pri.