PMEG 2023

30.11. Kompleksaj verboj

Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, cxesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazaux unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj gxi decidas la frazrolojn:

  • Komencis negxi.FA1.142 (= Eknegxis.) La cxefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas negxi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.

  • Baldaux cxesos negxi. La cxefverbo cxesi normale havas subjekton, sed negxi estas sensubjekta verbo.

    Noto: Oni normale ne diras *Baldaux finos negxi*, cxar fini montras plenumon, antauxplanitan finpunkton aux simile. Sed cxe negxado ordinare tute ne ekzistas plenumo aux finpunkto. Negxado simple iam cxesas.

  • Ili cxesis konstrui la urbon.Gn.11 La cxefverbo cxesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.

  • Li finis paroli.Jgx.15 La cxefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankaux diri, ke gxuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.

  • Ne povis esti alie.FA3.118 La cxefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finajxa perverba priskribo).