PMEG 2023

26.4. Imaga modo – US-finajxo

US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj aux fantaziaj. US-formo ne montras la tempon de la ago:

  • laborus = la ago “labori” estas imagata

  • estus = la stato “esti” estas imagata

  • Se mi estus ricxa, mi ne laborus. Temas pri nerealaj, imagaj stato kaj ago.

  • Se mi estus sana, mi estus felicxa.FE.20

  • Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.FE.20 La agoj scii kaj veni estas nerealaj, imagataj, dum la stato estas ja estas reala.

  • Se mi nur logxus en palaco! La logxado estas dezirata, sed mi scias, ke gxi ne estas ebla, ke gxi estas nura fantazio.

  • La malfelicxa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus sxin akcepti, baldaux mortis en angulo de arbaro.FE.23 Tia persono ne ekzistis, kaj tial la ago “voli sxin akcepti” estis nur imagata.

  • Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).FE.24 Kaj farus, kaj dirus cxi tie rakontas pri imagataj agoj en la pasinteco. Se oni volas, oni povas montri la pasintecon per estus dirinta.

US por mildeco «

Oni ankaux uzas US-modon por pli milde prezenti petojn aux dezirojn:

  • Mi dezirus acxeti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed gxentile prezentata.

  • Cxu mi povus havi la skribilon? Tre gxentila, milda peto.

  • Cxu vi bonvolus paroli iom pli silente? Tre gxentila, milda peto.

US en se-frazoj «

US-verboj estas ofte uzataj kun la vorteto se, kiu montras kondicxon, sed se ne auxtomate necesigas US-formon. Cxio dependas de la senco. Se temas klare pri imago, oni uzu US, sed se la ago aux stato estas reala, oni uzu la realan modon:

  • Se li estus cxi tie, li certe mirus pri la malordo. Oni scias, ke li ne estas cxi tie, sed se li estus, li certe mirus.

  • Se li estas cxi tie, li certe miras pri la malordo. Eble li estas cxi tie. Oni ne scias.

US ne egalas al estis ...onta «

En kelkaj lingvoj la verboformo por imagataj agoj estas uzata ankaux por io, kio iam estis antauxvidata. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verboformo: estis ...onta aux estis ...ota.

Povus, devus, volus «

Cxe la verboj povi, devi kaj voli US-finajxo ofte havas specialan signifon.