PMEG 2023

13.2. Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajxoj

Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finajxoj, sed la signifoj ne estas samaj:

Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antauxpartojn kaj postpartojn kune kun ordinaraj elementoj de la lingvo, cxar la signifoj konfuzigxus. Principe la tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili sxajnas kunmetitaj.

Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton aux la A-parton de tabelvorto kaj aldonis sufikson: neniajxo, nenieco, neniigi, neniigxi kaj tiajxo. Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-dangxeraj.