PMEG 2023

33.4.3. Rilataj subfrazoj – forlaso de TI-vorto

Rilata KI-vorto ofte kunlaboras kun samspeca TI-vorto en la cxeffrazo: Tie staras tiu, kiu demandis pri vi hieraux. Iafoje oni povas forlasi la TI-vorton: Kiu dormas longe, vivas mallonge.PE.729Tiu, kiu dormas longe, vivas mallonge. Li tuj faris, kion mi volis.FE.31Li tuj faris tion, kion mi volis.

Sed ofte tia forlaso tute ne estas ebla. La baza regulo estas, ke la rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu – kiu, tio – kio, tiel – kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aux ili estu ambaux sen rolmontrilo. Krome oni ne povas ellasi TI-vorton, kiu havas antaux si rolvorteton, lasante la rolvorteton sola, cxar rolvorteto cxiam bezonas ion, kies frazrolon gxi montras. Entute estas preferinde neniam forlasi TI-vorton, kiu havas rolvorteton antaux si: Marta renkontigxis [...] kun tio, kun kio renkontigxas milionoj da homoj.M.16 Prefere ne: *Marta renkontigxis, kun kio renkontigxas...*

Por eviti miskomprenojn oni ellasu TI-vorton nur malofte, kaj nur en tiaj okazoj, en kiuj tia forlaso estas kutima. Alie la rezulta frazo povas farigxi malfacile komprenebla.

Tiu kiu «

  • Tiu, kiu havas forton, havas rajton. Kiu havas forton, havas rajton.PE.517

    Tia cxi forlaso de TI-vorto estas tre ofta en proverboj kaj similaj okazoj, en kiuj oni deziras uzi tre koncizajn frazojn.
  • Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. Plej bone ridas, kiu laste ridas.PE.242

  • Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.FE.32Tiu, kiu okupas sin...

  • Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. Mi pagis, al kiu oni devis.M.6 Cxi tie Zamenhof ellasis TI-vorton, kiu havas rolvorteton. Tio estas nekutima kaj neimitinda.

Oni normale ne ellasas solan tiun aux tiujn:

  • Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom lauxdis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom lauxdis.*

Se tiu staras antaux O-vorto kiel difinilo de gxi, oni ne povas forlasi tiu sen sxangxi la signifon. Sed oni ofte povas sxangxi tiu al la sen grava signifosxangxo:

  • Li ankoraux ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. Li ankoraux ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraux ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi. La signifo sxangxigxus.

Tio kio «

  • Tio, kio pasis, ne revenos. Kio pasis, ne revenos.PE.73

  • Sorto ofte alsendas tion, kion oni ne atendas. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.PE.554

  • Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

Tiam kiam «

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:

  • Kiam oni estas ricxa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe konstruita.FE.25

  • Kiam li estis cxe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

Anstataux post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:

  • Post tiam, kiam alvenis Karlo, la festo farigxis vere amuza. Post kiam alvenis Karlo, la festo farigxis vere amuza.

  • De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.

Anstataux gxis (tiam) kiam oni diru simple gxis. Oni ankaux ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Gxis kaj dum estas mem frazenkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataux antaux tiam kiam oni normale uzas antaux ol.

Tie kie «

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas konservi tie por emfazo:

  • Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj.PE.273

  • Kie lumo ekzistas, [tie] ankaux ombro trovigxas.PE.410

  • Sxi povis iri [tien], kien sxi volis.FA1.44

Tia kia «

Rilata kia-frazo cxiam rilatas al tia en la cxeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas gxin ellasi:

  • Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo.Gm.53

  • Li jxuris ekbruligi por li funebran torcxon [tian], kian ankoraux neniu regxo iam havis.Rt.60

Tiel kiel «

Rilata kiel-frazo cxiam rilatas al tiel en la cxeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiel:

  • Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas.PE.51

  • Bojas hundido [tiel], kiel gxi auxdas de hundoj.PE.691

  • Cxiu iras [tiel], kiel sagx’ al li diras.PE.355

Tiom kiom «

Rilata kiom-frazo cxiam rilatas al tiom en la cxeffrazo, sed ofte oni povas subkompreni tiom:

  • Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas.Rt.66

  • Mi penos [tiom], kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato.L1.168

Se antaux tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaux la kiom-frazo:

  • Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.Gn.4

  • Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko.M.33

En tiaj frazoj oni povas ecx ellasi kiom, cxar ol suficxas kiel frazenkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.

Ties kies «

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la cxeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaux povas forlasi ties:

  • Kies gxi estas, ties gxi restu.

Tial kial «

Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la cxeffrazo.

Malsamaj rolmontriloj «

Ellaso de la TI-vorto cxe tiaj cxi rilataj subfrazoj normale ne estas ebla, se la TI-vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aux se unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.

Tial ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru: *Gxi estas besto, kian vi timas.* Sed: Gxi estas tia besto, kian vi timas.

Ne diru: *Ili logxas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili logxas tie, de kie mi venas. Ankaux ne uzu: *Li devenas, kien mi iros.* Diru: Li devenas de tie, kien mi iros. Oni ankaux ne povas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antaux tie. Ne diru: *Li venas de kie mi logxas.* Diru: Li venas de tie, kie mi logxas.

Sed en prezentaj esprimoj kiel jen tio, kion ..., jen estas tio, kion ... kaj tio estas tio, kion ... oni iafoje forlasas tio kontrauxe al la cxi-antauxa regulo:

  • Jen [tio] kion diris Ahxitofel.Sm2.17

  • Kaj jen estas [tio], kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana.Js.14

  • Tio estas [tio], kion diris al ili ilia patro.Gn.49

Ne forlasu rilatan KI-vorton «

En kelkaj lingvoj oni povas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne estas ebla en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, sxi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam sxi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (ecx en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaux tiu frazparto, kies rolon gxi montras. Ne diru: *Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.