PMEG 2023

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, gxi ofte povas resti sensxangxe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje sxangxigxi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaux, hieraux, antauxhieraux, morgaux kaj postmorgaux. Frazoj, en kiuj oni devas sxangxi tian tempovorton, estas tamen suficxe maloftaj:

  • Pasintan lundon li diris: “Mi ne laboros hodiaux!” Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiaux en la subfrazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.

  • Morgaux li versxajne diros: “Mi estis malsana hieraux!” Morgaux li versxajne diros, ke li estis malsana hodiaux. Se oni uzus hieraux en la nerekta parolo, temus pri la tago antaux ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiauxa tago, kaj oni do sxangxu al hodiaux.

  • Antaux unu semajno li demandis al mi: “Cxu vi venos al mi morgaux?” Antaux unu semajno li demandis al mi, cxu mi venos al li la postan tagon.

  • Antauxhieraux li demandis: “Cxu vi venos morgaux?” Antauxhieraux li demandis, cxu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri: *Antauxhieraux li demandis, cxu mi venos hieraux.* Temas ja pri tiu tago, kiu estis antaux la nuna, do pri hieraux, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj hieraux estas tro stranga.

  • Postmorgaux li diros: “Mi faris tion hieraux!” Postmorgaux li diros, ke li faris tion la antauxan tagon. Teorie oni povus diri: *Postmorgaux li diros, ke li faris tion morgaux.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgaux estas tro nekutima.

Iafoje en rakontoj oni tamen konservas hodiaux, hieraux kaj morgaux sensxangxe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaux [= la postan tagon] li komencos sian someran vojagxon.FA1.133 Cxi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaux povus estigxi konfuzo kun la vera morgauxo.

Formoj kiel hierauxo, hierauxa tago, morgauxo, morgauxa tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco sxangxi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne estas bezonata: Hieraux li diris: “Mi volas fari tion nun kaj ne poste!” Hieraux li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus sxangxi al tiam, tiumomente aux eble tuj, sed ankaux nun tauxgas. En rakontoj nun estas suficxe ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje sxangxigxi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia sxangxo povas esti natura, sed ne nepra:

  • Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva: Mi iros tien.

  • Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris, ke li iros cxi tien. (Aux eble pli bone: ...ke li venos cxi tien.)

  • Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al sxi: Mi iam estis en Berlino.

  • Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj sxi rerakontas al li: Petro diris, ke li iam estis cxi tie. Aux: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.