PMEG 2023

33.2.7. Verboformoj en ke-frazoj

En subfrazoj kun ke povas esti malfacile elekti verboformon, cxar ofte la ke-fraza verbo ne memstare esprimas ion. La signifo dependas de la cxeffrazo. Ne estas eble doni absolutajn regulojn, cxar la signifovariantoj estas tro multaj. La cxi-postaj principoj estas do nur gxeneralaj konsiloj. Oni cxiam memoru, ke plej grava estas la efektiva ideo, kiun oni volas esprimi.

Memstarigo de frazo «

Por vidi, kian verboformon oni uzu en ke-frazo, oni povas provi memstarigi la ke-frazon. Oni disigu gxin de gxia cxeffrazo kreante du memstarajn frazojn. Se tia disigo estas facile farebla, oni simple elektu por la ke-frazo la saman verboformon, kiun gxi havus, se gxi aperus memstare.

Ke-frazo povas ekz. esti redonado de ies diro, penso, demando, ordono aux simile. Tio nomigxas nerekta parolo. La memstarigita frazo estas tiam la originaj vortoj:

  • Mi diris, ke li venos. “Li venos.” Tion mi diris.

  • Mi diris, ke li venu. “Li venu!” Tion mi diris.

  • Baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.FE.40 “Ni trompigxis.” Tion ni baldaux vidis.

Ankaux se ne temas pri nerekta parolo, oni uzu la saman verboformon, kiun havus memstara frazo:

  • Mi estas felicxa, ke mi vin akceptos.LR.112 Mi vin akceptos. Mi estas felicxa pro tio.

  • Tio cxi estis la unua fojo, ke sxi nomis sxin sia filino.FE.17 Sxi nomis sxin sia filino. Estis la unua fojo de tio.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Mi devas fari al vi donacon. La kialo estas, ke vi estas tiel bela...

  • Li metis la kondicxon, ke oni ne instruu al sxi la kristanan religion.FA3.102 Oni ne instruu al sxi la kristanan religion. Tiun kondicxon li metis.

Sed ofte ke-frazo ne povas facile memstarigxi, cxar la ligo al la cxeffrazo estas tro forta. Se oni disigas la frazojn, la senco malaperas aux aliigxas. Tiam oni devas sekvi la cxi-postajn principojn.

Ke-frazoj por celo, opinio aux eblo «

La signifo de ke-frazo ofte dependas de la rilato al la cxeffraza verbo. La ke-frazo povas montri ekz. celon, opinion aux eblon rilate al la cxeffrazo. Tiam oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne cxiam.

Celo «

Ke-frazo povas montri celon de la cxeffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankaux esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke-frazoj oni uzas preskaux cxiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankaux povas uzi I-verbon anstataux ke-frazo. Cxe multaj el la sekvontaj verboj tio estas ecx la pli kutima esprimomaniero.

Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la cxeffrazo enhavas verbon kiel: voli, deziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:

  • Mi volas ke vi tien iru.FE.19

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

  • Nia plejmosxta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antaux li!FA2.26

  • Mi deziris, ke [...] mi neniam estu farigxinta direktoro.FA4.200 La parolanto antauxe deziris, ke li farigxu direktoro, kaj tiel ja okazis. Sed nun li pentas, kaj volas, ke tio ne estu okazinta.

  • Ordonu al li, ke li ne babilu.FE.20

  • Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn.L2.317

  • Oni postulas, ke mi nepre cxesu fumi.L2.297

  • Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.FE.20

  • Oni afable proponis al sxi, ke sxi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj gxojoj.FA2.66

  • Mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataux silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aux ion similan.M.87

  • Estas necese, ke la esperantistoj antauxe unuigxu kaj organizigxu.L1.129

  • Cxu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro Schneeberger?L1.213

Multaj el tiuj cxi subfrazoj estas ankaux klarigeblaj kiel nerekta parolo.

Ke-frazoj estas ofte celaj ankaux post devigi, trudi, lasi, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)helpi, zorgi, eviti, atenti, gardi (sin) k.s. Tiel estas ankaux cxe por ke, kaj ofte cxe tiel ke. En tiaj okazoj la ke-frazo montras rezulton, kiun la cxefverba ago celas kauxzi:

  • Vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.Jr.34

  • Li trudis al mi, ke mi faru tion.

  • Cxu vi pensas, ke sxi volus nagxi aux lasi, ke la akvo fermigxu super sxi?FA2.39 Post lasi oni uzas preskaux cxiam I-verbon anstataux subfrazo: ...lasi la akvon fermigxi...

  • Lia helpo ebligos, ke ni partoprenu en la kongreso.

  • La soldatoj malebligis, ke li flegu sian fraton. Li do ne povis flegi la fraton. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Se oni dirus ...malebligis, ke li ne flegu sian fraton, tio signifus, ke li ja flegis la fraton, cxar la soldatoj devigis lin fari tion.

  • Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!FA1.12

  • Nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.M.96 Mi do ja povas tion plenumi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la cxi-antauxan ekzemplon kun malebligi.

  • Cxu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu?M.167

  • Se gxi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem gxin reorganizu?L2.147 Efektive neniu tion malpermesas. Ili do ja rajtas gxin reorganizi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la cxi-antauxan ekzemplon kun malebligi.

  • Tien cxi alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno.FA1.90

  • Li sukcesis eviti, ke ni estu kaptitaj.

  • Atentu, ke vi ne falu!

  • Gardu vin, ke vi ne ekdormu!

  • Por ke la malfelicxo nin ne postkuru, mi jxetis al gxi por repacigxo la lastajxon el mia havo, la argxentan pelvon.Rn.15

  • Farigxis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaux plena noktigxo atingi la urbon aux veni returne hejmen.FA1.14

  • Gxi [= la domo] estis tro kaduka, por ke oni povu lasi gxin stari.FA3.23

Sed se ke-frazo montras efektivan faktan rezulton, oni uzu la realan modon:

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La malbonigado estis efektiva rezulto de la malhelpado. Cxu tio estis ankaux celo aux volo de la malhelpantoj, tion la frazo ne montras.

  • Li atentis tiel zorge, ke li povis kapti cxiujn el ili.

  • Li sxprucigas al la infanoj en la okulojn dolcxan lakton, [...] kiu tamen tute suficxas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj.FA2.2 Estas jam reala fakto, ke ili ne povas teni la okulojn nefermitaj.

Se temas samtempe pri celo aux volo, kaj pri la fakto ke la rezulto realigxis, oni uzu aux volan modon, aux realan modon, depende de tio, kiu nuanco sxajnas pli grava:

  • Tio ebligis, ke mi cxeestas/cxeestu. Mi efektive cxeestas pro tio.

Cxe kauxzi kaj fari neniam temas pri celo, sed cxiam pri fakta rezulto:

  • Vi kauxzis tion, ke mi devas vin malestimi!FA2.19

  • La sorto faris, ke ni ambaux kusxis sub unu tendo.Rt.46

Opinio «

Iafoje la cxeffrazo montras ies opinion aux sintenon rilate al la ke-frazo. En tiaj frazoj oni uzu realan modon, se estas opinio nur pri reala afero. Oni uzu volan modon, se temas pri nerealajxo, kiun oni deziras aux ne deziras, aux se temas pri gxenerala principo:

  • Cxu vi, kara Mario, trovas gxin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon cxe la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 ≈ Cxu vi volas, ke tiel estu?

  • Estis ne dece, ke mi ridis.FA2.147 La ridado fakte okazis, kaj tio estis nedeca.

  • Estas pli bone ke ni tie cxi mangxu kaj iru en la urbon vespere.BV.84

  • Gxi [= la letero] certe meritis, ke oni gxin rigardu.FA4.130

  • Mi konsentas, ke vi estas prava.Mi konsentas pri la fakto, ke vi estas prava.

  • Cxu vi konsentas, ke ni vojagxu kune?FA1.64 ≈ Cxu vi volas, ke ni vojagxu kune.

  • Cxu Vi preferus, ke mi kasxu antaux Vi mian opinion?L2.222

  • Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaux.OV.487 ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton... Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu.Mi esperas kaj volas, ke vi venu.

  • Mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.FE.20Mi timas, ke estas fakto, ke mi gxin jam ne trovos.

Zamenhof iafoje uzis nean U-verbon post timi en stranga maniero: Sxi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaux sxi timus, ke tiu virino ne foriru de sxi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59...kvazaux sxi timus pensante, ke tiu virino ne foriru... Tia dirmaniero estas evitinda, cxar miskomprenebla. Diru ekz.: ...kvazaux sxi timus, ke tiu virino forirus...

Eblo «

Iafoje la cxeffrazo montras, ke la ke-frazo estas ebla aux neebla. Se temas pri simpla konstato de fakta eblo, oni uzu la realan modon:

  • Estas eble, ke li alvenos morgaux.

  • Neeble estas, ke ni denove amos tiun, kiun ni vere cxesis ami.

Se temas pri subkomprenata ago, kiu iel kreis la eblon, oni uzu volan modon. Tiam estas eble signifas “estas ebligite”: Fine estas eble, ke mi iom ripozu.

Imagaj ke-frazoj «

Iafoje ke-frazo dependas de ia kondicxo. Se tia ke-frazo montras ion fantazian, la verbo estu en imaga modo, US-modo. Se la afero eble estas reala, oni uzu la realan modon. La kondicxo povas iafoje esti subkomprenata:

  • Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.

  • Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.

  • Flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur gxi tutan bovon [se oni havus tutan bovon por rosti].FA1.180

Ankaux senkondicxaj ke-frazoj povas montri ion pure imagan:

  • Ne ekzistas ecx la plej malgranda kauxzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpusxus Esperanton.FK.290