PMEG 2023

33.2.1. Ke-frazoj kiel subjekto

Subfrazo, kiu komencigxas per ke, povas roli kiel subjekto. Tia ke-frazo kutime staras en fina pozicio:

  • Okazis, ke la regxino mortis. Tio okazis.

  • Sxajnas, ke pluvos. Tio sxajnas.

  • Estas vero, ke sxi havis sur si pantoflojn.FA2.112 Tio estas vero.

  • Sxajnas al mi, ke el sxia busxo elsaltas perloj kaj diamantoj.FE.17 Tio sxajnas al mi.

  • Al li ecx ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita.LR.51A Tio ecx ne venos al li en la kapon.

  • Kompreneble, ke mi lin amas.FE.41 La cxefverbo estas subkomprenata: Estas kompreneble, ke mi lin amas. Tio estas komprenebla.

Helpa tio «

Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore:

  • Cxu tio estas vera, ke li mortigis sin?

  • Okazis tio, ke la sxtelinto forfugxis.

En cxi tiaj frazoj tio kaj la ke-frazo reprezentas la saman aferon. Oni povas nomi tion helpa tio, cxar la vorto tio gramatike estas senbezona. Gxi nur helpas al la klareco. Se oni uzas helpan tio kune kun subjekta ke-frazo, la ke-frazo iom emfazigxas. El gramatika vidpunkto la ke-frazo rolas kiel klariga priskribo de tio. Helpa tio estas uzata ankaux cxe aliaj specoj de subfrazoj, ekzemple demandaj subfrazoj.

Zamenhof iafoje uzis gxi anstataux tio, ankaux en cxi tia helpa rolo. Nun oni uzas nur tio.