PMEG 2023

33.2.5. Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj

Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kauxzon por diri la cxeffrazon. La cxeffrazo estas normale demanda aux ekkria frazo:

  • Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras [...]?FA1.227Kio do estas al vi? Mi demandas tion, cxar vi tiel ploras.

  • Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA3.96Kien vi volas iri? Mi demandas tion, cxar vi metis sur vin la festan surtuton.

  • Kia malsagxulo mi estis, ke mi volis reiri en la kagxon!Rt.30Kia malsagxulo mi estis! Mi nomas min tiel, cxar mi volis reiri en la kagxon.

Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aux rezulton. Ke tiam signifas “tiel ke, kun la rezulto ke, kio kauxzis ke” aux simile:

  • Clemency Newcome pusxigxis nun je la tablo, ke cxiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.BV.29

  • Jen io min alforgxis al la loko, ke mi ne povas forkuri!Rt.105

Oni povus ensxovi tiel en la cxeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dirmaniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.