PMEG 2023

33.2.6. Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaux subfrazo:

  • Mi diras al vi, sxi ricevos.H.143Mi diras al vi, ke sxi ricevos.

  • Li volas iri hejmen, li diris.Li diris, ke li volas iri hejmen.

  • La vetero baldaux malbonigxos, sxajnas.Sxajnas, ke la vetero baldaux malbonigxos.

Forlaso de ke okazas preskaux nur en nerekta parolo. Komparu ankaux kun komentofrazoj kaj citajxoj.