PMEG 2023

33.6. Cxar-frazoj

Cxar = “pro tio ke”. Cxar enkondukas subfrazon, kiu montras kauxzon aux motivon:

  • La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra.FE.16La fakto, ke la trancxilo estas akra, estas la kauxzo, ke gxi trancxas bone.

  • La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.FE.16La fakto, ke la infano volas mangxi, estas la kauxzo, ke gxi ploras.

  • Cxar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon.FE.19

  • Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.FE.39

  • La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.FE.26

  • Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.FE.9

  • Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.FE.18 La fakto, ke mia patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.

Helpa tial «

Se cxar-frazo trovigxas frazkomence, oni ofte uzas tial en la cxeffrazo. Tial reprezentas la ideon de la cxar-frazo:

  • Cxar la auxtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por cxiam cxiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies proprajxo”.OV.238 En la fino de la longa cxar-frazo oni eble forgesis, ke gxi komencigxis per cxar. Tial enkondukas la sekvon de la kauxzo, kaj memorigas, ke temas pri kauxzo.

  • Cxar cxiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu cxi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.FE.13

Kelkfoje oni uzas tial rekte antaux cxar por emfazi:

  • Mi petas tion cxi tial, cxar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj.FK.232 Oni povas forlasi tial.

Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial kepro tio kecxar: Tio cxi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo “tutmonda” estas tiel alta kaj alloga.FK.230 La varianton *pro tio cxar* oni tamen ne uzu.

Cxar en cxeffrazo «

Cxar-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara cxeffrazo, kiu klarigas antauxan frazon:

  • “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (cxar tio cxi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricxa vilagxa virino, por vidi, kiel granda estos la gxentileco de tiu cxi juna knabino).FE.15Tion sxi diris, cxar tio cxi estis feino...

  • Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Cxar li intencis savi lin el iliaj manoj.Gn.37Tion li diris, cxar li intencis...