PMEG 2023

25.1. Perverba priskribo

Normalaj priskriboj estas rektaj. Rekta priskribo estas parto de la sama frazparto kiel la priskribata cxefvorto. Sed priskribo ankaux povas esti ligata al la priskribata afero pere de verbo.

Perverbe priskribata afero estas normale la subjekto de la frazo, sed ankaux objekto povas havi perverban priskribon.

Perverba priskribo ne havas la rolfinajxon N, kaj nur en kelkaj okazoj aperas rolvorteto antaux perverba priskribo.