PMEG 2023

12.1.3. Perverba priskribo

Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aux la objekton pere de la cxefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:

  • Sxi estis terure malbela.FA1.5 Terure malbela estas priskribo de sxi. La priskribo estas perata de la verbo estis.

  • La juna vidvino farigxis denove fiancxino.FE.33 Fiancxino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo farigxis.

  • La gxojo kaj surprizo faris lin muta!FA3.90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris.

  • Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo.FE.35 Tolajxo estas perverba priskribo de la objektoj (cxemizojn, kolumojn...). La priskribon peras la verbo nomas.

Legu detale pri perverba priskribo.