PMEG 2023

12.3.4.15. Trans

Trans signifas “sur la alia flanko de”. Oni uzas trans, kiam estas necese iri super aux sur la afero por atingi tiun alian flankon:

  • Cxi tiu estas jam trans cxiuj montoj.Rn.18Cxi tiu estas jam sur la alia flanko de cxiuj montoj. Por iri tien, kie cxi tiu estas, oni iru super (aux sur) la montoj.

  • Ankoraux antaux la mallevigxo de la suno ni devas esti trans la limo!Rt.103...sur la alia flanko de la limo.

  • La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis gxis la funebra betulo trans la lago.FA4.31...gxis la funebra betulo, kiu trovigxis sur la alia flanko de la lago.

Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter kaj tra.

Zamenhof ofte uzis transe de anstataux (senmova) loka trans: Transe de la mallargxa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo.FA2.58

Trans + direktaj rolmontriloj «

Oni povas uzi de aux el antaux trans por montri movigxon de aux el loko aliflanke de io (per iro super aux sur gxi):

  • Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro.Kr2.20...de loko, kiu trovigxas aliflanke de la maro.

  • Belaj rakontoj el trans la montoj.PE.186

Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finajxo por esprimi movigxon al loko aliflanke de io:

  • La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.FE.26...al trans la rivero... Cxi tiu Fundamenta ekzemplo instruas, kiel oni distingas inter trovigxo aliflanke de io, kaj movigxo al la alia flanko de io.

  • La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.FA1.217

  • La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!FA3.105

Komparu kun similaj uzoj de cxirkaux, preter, tra kaj kontraux.

Zamenhof suficxe ofte uzis trans sen N-finajxo, kiam temis pri movigxo al la alia flanko de io:

  • Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.PE.463...al la alia flanko de limo...

  • Matene la vojo kondukas trans sxvelintaj riveroj. Sidu forte sur via cxevalo, por ke la torenta akvo vin ne forsxiru!FA1.225

Ankoraux hodiaux oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj okazoj aldoni direktan N-finajxon laux la ordinaraj reguloj: iras trans limon, kondukas trans sxvelintajn riverojn.

Trans kaj tra «

Ne konfuzu trans kun tra. Transmovo iras super aux sur io. Tramovo iras ene de io:

  • Sxi saltis trans barilon. Sxi saltis super la barilo al la alia flanko.

  • Sxi kuris tra barilon. Sxi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

  • Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, cxar oni iras sur ponto, ne en ponto.

  • Trans la busxon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la dauxro de la tuta interparolado glitis nun rideto.M.31 La rideto glitis ne en la busxo, nek flanke de la busxo, sed gxuste sur la busxo.

  • Kavalirajxon oni metas al vi trans la sxultron.Rz.83 La kavalirajxon (ordenan rubandon) oni metas sur la sxultron etendante gxin de la brusto gxis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Maltrans «

Logika, sed apenaux uzata, estas maltrans = “sur tiu cxi flanko de”: Vi eraras. Tiu urbo ne trovigxas trans la rivero, sed maltrans gxi....Tiu urbo ne trovigxas aliflanke de la rivero, sed cxi-flanke de gxi. Atentu pri la akcento: máltrans. Anstataux maltrans oni provis la novan rolvorteton cis. Plej bona alternativo estas tamen cxi-flanke de.

Vortfarado «

  • Transa, transe = “aliflanka, aliflanke”: Sxi transflugis sur la transan bordon.FA3.3 Transe de la maro trovigxas lando tiel same bela, kiel cxi tiu.FA1.165 En gxi estis skribita pri la vivo transe de la tombo.FA3.117 (= ...aliflanke de la morto, post la morto.)

  • Transigi = “movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon”: Ili persxipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la dauxro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino.FA4.19 Sxi transigis la foliojn [de la libro].FA1.162

  • Transigxi = “iri trans ion, transiri en alian lokon/staton”: Per sxipeto ili transigxis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transigxi kun mi en alian logxejon.Rz.30 Liaj sentoj transigxis en kompaton kaj malestimon.