PMEG 2023

12.3.4.9. Post

Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, cxar gxi havas unu signifon lokan, sed pli ofte gxi estas tempa.

Loko «

Loka post egalas al malantaux:

  • Sxi auxdis post si brueton.M.184...malantaux si... ...cxe sia dorsflanko...

  • Tiam la virineto de maro fornagxis kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj.FA1.90

Por loka signifo oni kutime uzas malantaux. Cxe Zamenhof loka post estis suficxe ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen, kiam post montras ne nur lokon, sed samtempe ankaux pozicion en sinsekvo, gxi estas ankoraux tute normala.

Loka post kun direktaj rolmontriloj «

  • El post la dometo iris vojo.M.68El loko cxe la malantauxa flanko de...

Normale oni apenaux uzas post kune kun direktaj rolmontriloj, sed je bezono malantaux kun ekz. N-finajxo aux de.

Pozicio en sinsekvo «

Post ofte montras pozicion en sinsekvo, nome pozicion, kiu sekvas alian. Ofte cxeestas tiam ankaux pure loka signifo:

  • La maljuna Preben iris tuj post la cxerko.FA3.23 Dum la irado Preben sekvis la cxerkon malantaux gxi.

  • La monto malfermigxis, kaj la regxidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post sxi.FA1.74

  • Pli ol cent salonoj trovigxis vice unu post la alia.FA2.73

  • Kiam sxi skribas datojn, sxi cxiam skribas la tagon post la monato.

Sinsekva post ne estas cxiam distingebla disde tempa post.

Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antaux: Vi estas la plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.

Tempo «

Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras antaux esprimo de tempo, okazajxo aux ago. Tempa post estas la malo de tempa antaux:

  • Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.FE.18...kiam la vespermangxo estis pasinta...

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.FE.38Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu horo estis pasinta...

  • Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo.FE.38...kiam tri monatoj estos pasintaj...

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

Tempa post povas ankaux stari antaux vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazajxon aux agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

  • Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] drosxko [...] haltis antaux unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska.M.78...post eldiro de tiuj vortoj...

  • Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj.M.141...guto fluis post fluo de guto...

  • “Da” post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 Cxi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo aux lego).

  • Ili cxiam ripetadis post la regxo: “Ho, gxi ja estas tre bela!”FA1.110...post eldirado de la regxo... Post havas cxi tie ankaux iom de la signifo de laux. Ili cxiam ripetadis laux la vortoj de la regxo... Se oni uzas malantaux anstataux post, la senco farigxas loka: malantaux la regxo tiam montras, ke ili trovigxis cxe la dorsa flanko de la regxo, dum ili ripetadis.

Tempa post estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj post la tria k.s.

Post kiam «

Se post rilatas al tuta subfrazo, oni uzas kiam por enkonduki la subfrazon:

  • Post lia alveno ni mangxis. Post kiam li alvenis, ni mangxis.

  • Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kusxigxis sur la verdajxo kaj endormigxis.FA3.88...post sia plorado...

Teorie oni ankaux povus uzi post ol en tiaj frazoj, sed en la praktiko tio malofte okazas.

Vortfarado «

  • Posta = “pli malfrua; malantauxa”: La historio de la regxo David, la antauxa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antauxvidisto Samuel.Kr2.29 Gxi [= la glavo] trapenetris la postan parton de la korpo.Jgx.3

  • Poste = “post (iom da) tempo, post tio (tempe aux sinsekve)”: Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto.FE.39 Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetajxoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraux alia.FA1.171 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.Ps.68 Unue ni mangxis, poste ni trinkis, pli poste ni babilis kaj fine ni endormigxis.

  • Postajxo = “pugo, sidvangoj, gluteoj (sidmuskoloj)”: Lian postajxon kovris kalsoneto. La vorto postajxo bazigxas sur la malofta loka senco de post. Principe postajxo egalas al malantauxajxo, sed postajxo havas tute specialan anatomian signifon, dum malantauxajxo estas uzebla por cxia ajn malantauxa parto aux flanko de io.